Alois Václav Zedník
Aspekto
Alois Václav Zedník | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1893 |
Morto | 24-an de julio 1969 (75-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Alois Václav ZEDNÍK (naskiĝis 1894 – mortis 24.7.1969) estis ĉeĥa esperantisto, kiu per E-tradukoj peris kunlaboron inter la satiraj gazetoj Dikobraz en Prago kaj Manhua en Pekino.
Li estis prokuristo de Ŝtata Banko. Li estis membro de la Esperantista Klubo en Prago ekde la jaro 1914, dum kelkaj jaroj kunlaboris al la redakcio de "Dikobraz" kaj plenumis funkcion de la landa sekretario de TEĴA.
Artikoloj
[redakti | redakti fonton]- Kristana Mondpaca Konferenco en Praha (Paco-hungara, 1/1962, p. 4)
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- Zdeněk Jirotka: Stranga situacio (Paco, 11/1961, p. 22)
- Miloslav Švandrlík: Funebra monologo de Ĉefserĝento (Paco-ĉina, 8/1962, p. 5)
- Karel Čapek-Josef Čapek: El la vivo de insektoj (Paco-bulgara, 1/1965, p. 6-8)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Bulteno de EK Prago, 3/1969