Saltu al enhavo

Alphonse Milne-Edwards

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alphonse Milne-Edwards
Persona informo
Alphonse Milne-Edwards
Naskiĝo 13-an de oktobro 1835 (1835-10-13)
en Parizo
Morto 21-an de aprilo 1900 (1900-04-21) (64-jaraĝa)
en 5-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca vd
Loĝloko Parizo vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Medicina Fakultato de Parizo - medicino (–1860)
Scienca Fakultato de Parizo - naturscienco (–1861)
École supérieure de pharmacie de Paris (en) Traduki - farmacio (–1864) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Henri Milne-Edwards (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo botanikisto
universitata instruisto
natursciencisto
paleontologo
krustacologo
ornitologo
zoologo
kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Mamuloscienco, ornitologio, krustacologio, medicino, naturscienco, zoologio kaj farmacio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alphonse Milne-Edwards (naskiĝis la 13-an de oktobro 1835 en Parizo, mortis la 21-an de aprilo 1900 samloke) estis franca mamulogo, ornitologo kaj krustulogo. Li estis de angla origino, nome la filo de Henri Milne-Edwards kaj nepo de Bryan Edwards, plantisto en Jamajko kiu setlis en Bruĝo (tiam en Francio).[1]

Alphonse Milne-Edwards

Milne-Edwards akiris gradon pri medicino en 1859 kaj iĝis helpanto de sia patro ĉe la Jardin des Plantes (plantoĝardeno) en 1876.[1] Li iĝis la direktoro de la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo en 1891, dediĉante sin ĉefe al fosilioj el birdoj kaj al profundmara esplorado. En 1881, li entreprenis enketon en la Gaskona Golfo kun Léopold de Folin kaj laboris ĉe la ŝipoj Travailleur kaj Talisman veture al la Kanarioj, Kaboverdo kaj Azoroj. Pro tio li ricevis ormedalon de la Reĝa Geografia Societo.[1]

Liaj ĉefaj ornitologiaj verkoj estas la jenaj Recherches Anatomiques et Paleontologiques pour servir a l'Histoire des Oiseaŭ Fossiles de la France publikita en du partoj en 1867 kaj 1872, Recherches sur la Faune ornithologique etiente des iles Mascareignes et de Madagascar 1866–1874 kaj Recherches pour servir à l'histoire naturelle des mammifères 1868–1874. Lia studo pro fosilioj kondukis lin al malkovro de tropikaj birdoj kiaj trogonoj kaj psitakoj el prahistoria Francio.[1] Li laboris kun Alfred Grandidier en L'Histoire politique, physique et naturelle de Madagascar.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Anonymous (1900). “Obituary – Professor Alphonse Milne-Edwards”, The Auk (PDF) 17 (3), p. 320–321.  Arkivigite je 2012-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-02. Alirita 2012-12-16 .
  2. Anonymous (1922). “Obituary – Albert Grandidier”, The Auk (PDF) 39, p. 453.  Arkivigite je 2008-12-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-16. Alirita 2012-12-16 .