Althengstett - prononco [altHENGŝtet] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Calw kaj en la distriktaroKarlsruhe de la federacia landoBaden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 7963 loĝantojn sur areo de 19,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 423 loĝantoj/km². La komunumo situas tuj oriente de la distrikta ĉefurbo Calw kaj konsideratas antaŭurbo de ĝi.
Althengstett situas ĉirkaŭ 450 ĝis 606 metrojn super la marnivelo en la orientnorda Nigra Arbaro, proksime al nature protektita regiono (Landschaftsschutzgebiet) al kiuj ankaŭ apartenas la najbaraj komunumoj Simmozheim, Gechingen kaj Ostelsheim. Althengstett situas en alteco de inter 450 kaj 606 metroj super la marnivelo, kaj estas la plej alte situanta komunumo en la distrikto oriente de la rivereto Nagold: La monto "Köpfle" de 606 metroj estas la plej alta natura punkto en la komunumo.