Aluŝta municipo
Aluŝta municipo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Aŭtonoma Respubliko Krimeo | ||||
Supermara alteco | 50 m [+] | ||||
Ĉefurbo | Aluŝto | ||||
- koordinatoj | 45° N, 34° O (mapo)44.6672222234.39777778Koordinatoj: 45° N, 34° O (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 600 km² (60 000 ha) [+] | ||||
Areo | 600 km² (60 000 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 52 200 [+] (2014) | ||||
Denseco | 87 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00, UTC+03:00 [+] | ||||
Aluŝta municipo | |||||
Vikimedia Komunejo: Alushta Municipality [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Aluŝta municipo | |
---|---|
ruse Алуштинский горсовет ukraine Алуштинська міськрада krime-tatare Aluşta şeer şurası | |
komunumo • magistrato • administra unuo en Krimeo | |
La centro: | Aluŝto |
Areo: | 600 km2 |
Loĝantaro: | 52 215 homoj (laŭ la jaro 2001) |
Loĝ-denso: | 49,64 hom/km2 |
Telefon-kodo: | +380-6560 |
En la municipo estas: — Urboj — Urbotipaj loĝlokoj — Vilaĝoj — Loĝloketoj |
1 1 16 8 |
Oficiala paĝaro nekonata | |
Aluŝta municipo (ruse Алуштинский горсовет, ukraine Алуштинська міськрада, krime-tatare Aluşta şeer şurası) estas unu el la administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, la teritorio, regata de la Aluŝta urba konsilantaro (foje oni uzas ankaŭ la nomon "Granda Aluŝto"). La regiono situas sur la Suda Bordo de Krimeo kaj estas fama kurac- kaj ripoz-regiono. Okcidente ĝi limas la Jaltan municipon, nord-okcidente - la Baĥĉisarajan distrikton, norde - la Simferopolan distrikton, nord-oriente - la Belogorskan distrikton, oriente - la Sudakan municipon; la suda parto estas lavata de la Nigra Maro. La administra centro de la regiono estas la urbo Aluŝto.
Konsisto de la regiono
[redakti | redakti fonton]En la regiono estas 1 urbo (Aluŝto) kaj 6 komunumoj, kiuj sume enhavas 1 urbotipan loĝlokon (Parteniton) - kaj 24 vilaĝ(et)ojn.
Sube estas prezentita la listo de la loĝ-lokoj de la regiono (estas esperantigitaj nur la nomoj de tiuj loĝlokoj, kiuj estas centroj de la komunumoj, la nomoj de la ceteraj loĝlokoj estas simple transskribitaj). Parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49, sed sporade estas uzataj ankaŭ nun.
- 1 - Aluŝto
- 2 - Izobilna komunumo
- Izobilno (Izobilnoje, krime-tatare Körbekül)
- Verĥnjaja Kutuzovka (Yuqarı Şuma)
- Niĵnjaja Kutuzovka (Aşağı Şuma)
- Rozovij
- 3 - Luĉista komunumo
- Luĉisto (Luĉistoje, krime-tatare Demirci)
- Lavanda
- Semidvorje (Yedi Ev)
- 4 - Malomajaka komunumo
- Malomajako (Malij Majak, krime-tatare Büyük Lambat)
- Vinogradnij (Kastel)
- Zaprudnoje (Degirmenköy)
- Kiparisnoje (Küçük Lambat)
- Lavrovoje (Kürkület)
- Lazurnoje (Kastel)
- Niĵneje Zaprudnoje
- Puŝkino (Küçükköy)
- Utjos (Qarasan)
- 5 - Maloreĉenska komunumo
- Maloreĉensko (Maloreĉenskoje, krime-tatare Küçük Özen)
- Generalskoje (Ulu Özen)
- Ribaĉje (Tuvaq)
- Solneĉnogorskoje (Quru Özen)
- 6 - Partenita komunumo
- Partenito
- Bondarenkovo (Qarabağ)
- Ĉajka (Kastel)
- 7 - Privetna komunumo
- Privetno (Privetnoje, krime-tatare Üsküt)
- Zelenogorje (Arpat)
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj branĉoj de la ekonomio de la regiono estas kurac- kaj ripoz-industrio kaj ankaŭ la agrikulturo (tabak- kaj vinber-kultivado, vinfarado).
Transporto
[redakti | redakti fonton]La plej proksima flughaveno estas en Simferopolo. Fervojaj linioj mankas, la plej proksima fervoja stacio troviĝas en Simferopolo. Tra la regiono pasas la internacie grava aŭtovojo М 18 (Ĥarkovo-Simferopolo-Aluŝto-Jalto). La loĝlokoj de la regiono estas interligitaj per busa trafiko. Aluŝto estas ligita al Jalto kaj Simferopolo ankaŭ per la interurba trolebusa linio.
La loĝlokoj de la Aluŝta municipo | |||
---|---|---|---|
Urboj | Aluŝto | ||
Urbotipaj loĝlokoj | Partenito | ||
Vilaĝoj: | Generalskoje • Izobilnoje • Kiparisnoje • Lavrovoje • Luĉistoje • Malomajako • Maloreĉenskoje • Niĵneje Zaprudnoje • Niĵnjaja Kutuzovka • Privetnoje • Puŝkino • Ribaĉje • Solneĉnogorskoje • Verĥnaja Kutuzovka • Zaprudnoje • Zelenogorje | ||
Loĝloketoj | Bondarenkovo • Ĉajka • Lavanda • Lazurnoje • Rozovij • Semidvorje • Utjos • Vinogradnij |
|