Alvia
Alvia | |
---|---|
Trajno Alvia, serio 120, alvenanta al Pamplono | |
vagonara servo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Hispanio |
Transportsistema speco | Longdistanca fervoja servo kun altrapidaj sekcioj |
Teknikaj informoj | |
Nombro de linioj | 21 |
Nombro de veturiloj | 72 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | Ibera ŝpuro Internacia ŝpuro |
Transportisto | Renfe Viajeros |
Alvia (akronimo de Alta velocidad en vía internacional y ancha) estas marko de la hispana publika funkciigisto Renfe Viajeros, kiu inkluzivas fervojajn servojn por la longdistancaj kaj altrapidaj transportoj de pasaĝeroj. Tiuj servoj estas karakterizitaj per vojaĝaj itineroj kiuj kombinas sekciojn de altrapidaj linioj (en norma ŝpuro) kun sekcioj de konvenciaj linioj, je pli malalta rapideco, sur trako de iberia ŝpuro. Por ebligi ĉi tion rapide, kaj male al trajnoj AVE (kiuj nuntempe povas funkcii nur sur normala ŝpuro), la trajnoj destinitaj al servoj de Alvia havas integran ŝpuran ŝanĝsistemon, per kiu ili povas veturi sur vojoj de ambaŭ specoj de ŝpuroj, ŝanĝante traklarĝon dum veturado post trapaso tra speciala infrastrukturo.
Unu el la avantaĝoj de Alvia estas ebligi al urboj, kiuj ne havas altan rapidon, profiti de signifa redukto de vojaĝdaŭroj. Trajnoj Alvia veturas kun maksimuma rapideco de 250 km/h sur linioj de internacia ŝpuro kaj kun maksimuma rapideco de 220 km/h sur linioj de konvencia ŝpuro. La servo estas efektivigita per trajnoj de la serioj 120, 130, 730 kaj 121.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Trajno Alvia serio 120 en Zaragoza-Delicias
-
Trajno Alvia serio 120.50 sur la vojo Madrido - Hendaye
-
Interno de trajno Alvia serio 120
-
Serio 130 en la ŝanĝsistemo de Valdestillas (Valladolid)
-
Serio 730 sur Viadukto Martín Gil (Zamoro)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Alta Velocidad Española
- Avant
- Intercity (Renfe)
- Iryo
- Red Nacional de los Ferrocarriles Españoles
- Renfe Operadora
- Administranto de Fervojaj Infrastrukturoj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (hispane, plurlingva)