Ambrosius Jung la 2-a
Ambrosius Jung la Juna (1510-1559) | ||
---|---|---|
Bildo de Ambrosius Jung la 2-a, aŭgsburga kuracisto.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1510 en Aŭgsburgo, Germanio | |
Morto | 28-a de aŭgusto 1559 en Aŭgsburgo, Germanio | |
Alma mater | Universitato de Tübingen Universitato de Padovo Universitato de Ferrara | |
Familio | ||
Patro | Ambrosius Jung (1471-1548) (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ambrosius Jung la 2-a (1510-1559) nomata "Augsburg paternae erudinionis" ("Aŭgsburga pripatra erudicio") - estis germana sciencisto, humanisto, kuracisto, doktoro pri medicinaj sciencoj, universitata profesoro, patricio, nobelo, redaktoro de la medicinaj verkoj de sia patro.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Li estis naskita en Augsburgan familion de kuracistoj, profesoroj kaj patricioj. Lia avo estis Johann Hans Jung (1425-1505), patro Ambrosius Jung la 1-a, onklo Ulrich Jung, frato Timotheus Jung[1] (1523-1560), doktoro pri juro, juĝisto kaj diplomato, imperia kaj persona konsilisto de Maksimiliano la 2-a (1564-1576).
Li studis en Italio, kie li doktoriĝis pri medicinaj sciencoj kaj liberalaj artoj. En 1536 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Tübingen[1] kune kun sia frato Timotheus Jung. En 1538 li estis akceptita en la aŭgsburgan patricion, ekde 1549 li estis urba kuracisto en Landsberg am Lech, poste en Augsburgo.
Li edziĝis kun Regina Koller la 5-an de februaro 1543, kun kiu li havis tri infanojn. Lia plej aĝa filino Reĝino edziniĝis kun Leonhard Rauwolf, dum lia plej juna filo Nathanel estis aktiva en la Memmingen-patriciaro kaj en 1569 li edziĝis kun Margareth Ehinger von Gottenau.
Ambrosius Jung estis medicina konsultisto ĉe la Augsburga Kolegio de Kuracistoj, kiu konsistigis la intelektan eliton de suda Germanio en la 16-a jarcento. Li profesoris pri medicino ĉe la "Collegium Medicum". Li ankaŭ ricevis akademian stipendion de la ĝenerala senato sub la formo de okdek orpecoj, kaj tiam estis al li konfidita la funkcio en Landsberg am Lech.
Parto de lia riĉa biblioteko pri medicinaj verkoj riĉigis la kolektojn de la medicina kolegio.
Kune kun sia frato kaj patro, li faris esploradon pri infektaj malsanoj, iĝante unu el la plej respektataj kuracistoj. En lia domo kunvenis la lokaj patricioj kaj la scienca komunumo de la urbo.
En 1563 (kvar jarojn post lia morto), danke al la fonduso, kiun li antaŭe starigis, la verkoj de lia patro estis reeldonitaj, inkluzive de: "Ain nutzliche trostliche und kurtze Underrichtung, wie man sich in disen schwären leüffen der Pestilenz halten solle" en la Aŭgsburga presejo de Valentin Ottmar (aktiva inter 1540 kaj 1566).
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Joachim Jung (1587-1657)
- Wolfgang Kapito
- Ambrosius Jung la 1-a
- Timotheus Jung (1523-1580)[2]
- Johannes Hans Jung (1425-1505)[3]
- Paul Sprinzenstein (1480-1541)[4]