Saltu al enhavo

Johann Hans Jung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Hans Jung
(1425-1505)
Bildo de Johann Hans Jung.
Bildo de Johann Hans Jung.
Persona informo
Naskiĝo 1425
en Zuriko, Svisio
Morto 16-a de februaro 1505
en Aŭgsburgo, Germanio
Alma mater Universitato de Padovo
Universitato de Ferrara
Familio
Infanoj Ambrosius Jung (1471-1548) (en) Traduki, Ulrich Jung Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Hans Jung (1425-1505) estis germana sciencisto, kuracisto, doktoro pri medicinaj sciencoj, universitata profesoro, patricio, kune kun sia filo Ambrosius Jung la 1-a, aŭtoro de unu el la unuaj analizaj verkoj pri sifiliso en Eŭropa medicino. Lia nepo Ambrosius Jung la 2-a ankaŭ estis fama kuracisto kaj konsilisto de Maksimiliano la 2-a (1527-1576). Lia onklo, Ulrich Jung (1478-1539), estis hebreisto, kuracisto, humanisto kaj profesoro pri medicino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hans Jung iniciatis medicinajn tradiciojn en sia familio, liaj gefiloj kaj genepoj estis konataj kaj respektataj kuracistoj en la tiama imperio, inkluzive de: Ambrosius Jung la 1-a, Ulrich Jung kaj Ambrosius Jung la 2-a.

Li kreiĝis en la domo de la riĉa ŝipkapitano Johann Jung la Maljuna (1400-1468) kaj Anna Breisinger (fraŭla nomo). Liaj tri fratoj iĝis kanonikoj - Urlich en Regensburgo, Christoph en Freising kaj Ambrosius en Passau.

Li studis medicinon en Italio, kie li doktoriĝis, poste li laboris kiel urba kuracisto en Wimpfen.

Li edziĝis dufoje. Post la morto de lia unua edzino Anna Imhoff en 1473, li reedziĝis kun Marta Kärner (1440-1513). Johann Hans Jung havis sep infanojn.

En la jaroj 1468-1491 li funkciis kiel urba kuracisto de Ulm, kie li profesoris pri medicinaj sciencoj. Li ankaŭ ricevis lokon en la Ulma patriciaro. Sekvante la persvadon de la Aŭgsburga-urbestro Gossembrot, li moviĝis al Aŭgsburgo.

En 1490 li iĝis persona kuracisto de imperiestro Maksimiliano la 1-a.

En la jarturno de 1497 kaj 1498 li faris medicinajn esplorojn pri infektaj malsanoj, dank'al kiuj li publikigis, kune kun sia filo, faman verkon: "De morbo mal de Franco" ("Pri la malsano de la francoj", analiza verko pri sifiliso, kiu estis unu el la unuaj entreprenoj de ĉi tiu tipo en eŭropa medicino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]