Freising
Freising | |||||
---|---|---|---|---|---|
eksterdistrikta urbo de Bavario (1946–1972) urba komunumo de Germanio granda distrikturbo ĉefurbo de distrikto en Germanio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Germanio | ||||
Regiono | Bavario | ||||
Departemento | Supra Bavario | ||||
Distrikto | Distrikto Freising | ||||
Patrono | Sankta Korbiniano | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 85354, 85356 | ||||
Aŭtokodo | FS | ||||
Telefonkodo | 08161 | ||||
Kodo laŭ | 09 1 78 124 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Loka registaro | urba konsilio (skabenaro) | ||||
Urbestro | Tobias Eschenbacher (ekde 2012, elektita por 2020-2026) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 49 339 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 557 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 24′ N, 11° 44′ O (mapo)48.411.733333333333Koordinatoj: 48° 24′ N, 11° 44′ O (mapo) | ||||
Alto | 448 m | ||||
Areo | 88,45 km² (8 845 ha) | ||||
Horzono | +1 | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Freising [+] | |||||
| |||||
Freising [frAjzing] estas urbo en Supra Bavario, iom norde de Munkeno, ĉe rivero Isar. Ĝi havas la statuson de "Granda Distrikta Urbo" kaj estas la administra sidejo de distrikto Freising. Freising portas la kromnomon "rozurbo".
Episkopujo
[redakti | redakti fonton]Eklezie Freising dividas kun Munkeno la sidejon de katolika episkopo; tial ambaŭ urboj havas po katedralon. Tiu de Freising situas sur la "Katedrala Monto" (Domberg), tiel ke ĝiaj du turoj superrigardas la urbon.
La episkopujo Freising ekestis proksimume 720, fondita de Sankta Korbiniano. Al la episkopo ankaŭ apartenis sekulara regteritorio, la princepiskopujo Freising, ĝis 1802. En 1817, la episkopujo estis, kun iom ŝanĝitaj limoj, transformita kaj rangaltigita al la nova ĉefepiskopujo München kaj Freising.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Freising per individua motora trafiko havas ligon al la aŭtovojo inter Munkeno kaj Deggendorf kaj al la fervojo inter Munkeno kaj Landshut. Krome estas antaŭurbaj trajnoj al Munkeno. Buslinio ligas la urbon al la proksima flughaveno Munkeno.
La urbo situas borde de la rivero Isar.
Universitata vivo
[redakti | redakti fonton]Al Freising apartenas la kvartalo Weihenstephan, kiu tradicie estas hejmo de universitataj institutoj, precipe rilataj al viv-sciencoj (biologio, biokemio, arbara mastrumado, ĝardenkulturo, agrokulturo). Sur monteto Weihenstephan eblas studi bierfaradon kaj trinkaĵteknikon en la plej malnova ankoraŭ funkcianta bierfarejo (ekzistinta jam en 1040).
En la forstistika fakultato, iam aparteninta al Ludoviko-Maksimiliana Universitato, nun al la Teknologia Universitato Munkeno, jam okazis pluraj aranĝoj de AIS San-Marino.
Homoj ligitaj al Freising
[redakti | redakti fonton]- Sankta Korbiniano (ĉ. 700), episkopo,
- Atto de Freising episkopo de Freising, inter 783/784 kaj 810/811.
- Martin Ruland la Maljuna (1532-1602), germana kuracisto,
- Joseph Ratzinger (1927-), ĉefepiskopo, la posta papo Benedikto la 16-a,