Ambrus Alaksza
Ambrus Alaksza | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 14-an de marto 1903 en ![]() ![]() |
Morto | la 27-an de junio 1983 en ![]() |
Tombo | Rákospalota Cemetery (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd ![]() |
Familio | |
Infano | Tamás Alaksza ![]() |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto instruisto poeto tradukisto ![]() |
Ambrus Alaksza [ambruŝ alaksa], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Alaksza Ambrus, estis hungara instruisto, poeto, tradukisto. Lia familia nomvarianto estis Alaxa [alaksa].
Ambrus Alaksza[1][2] naskiĝis la 14-an de marto 1903 en Nagysenkőc (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Šenkvice en Slovakio), li mortis la 27-an de junio 1983 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ambrus Alaksza maturiĝis en Újpest, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1934. Post la diplomo li instruis en bazlernejo en Rákospalota (iama urbo) (1934–1940), gimnazio en tiam hungara urbo Léva (1938–1944). Li estis kolegiestro en 1946, poste li instruis en Sümeg, Zalaegerszeg, fine en gimnazio de Nagykanizsa ĝis la pensiuliĝo en 1963.
Lia debuta poemo aperis en Nyugat en 1927, poste kontinue en pluraj gazetoj, kiel Népszava. Li ricevis literaturan premion en 1970. Lia filo Tamás Alaksza naskiĝis en 1935.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A vándor visszanéz. (poemaro, 1935)
- Az irodalmi műveltség alapelemei. (studo, 1937)
- Az utas eltéved. (poemaro, 1998; 2-a eldono: 2009)
- Johann Wolfgang von Goethe: Római elégiák. (kuntradukisto, 1958)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM40002 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=663024&date=2025-02-08 nemzeti névtér