Amphicoelias
Amphicoelias | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Amphicoelias altus
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Amphicoelias Cope, 1878 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Amphicoelias (signifas 'duobla kavo', el la pragreka αμφι / amfi 'ambaŭflanke' kaj κοιλος / koilos 'kava, konkava’) estas genro de la plantovora saŭropodaj dinosaŭroj.
Anatomio
[redakti | redakti fonton]La tipa specio de la genro Amphicoelias estas A. altus, kiun nomumis Edward Drinker Cope en decembro de 1877, laŭ manka skeleto el du vertebroj, unu osta pelvo kaj unu femurosto. Henry Fairfield Osborn kaj C.C. Mook en 1921 aldonis pluajn ostojn al la skeleto de A. altushoz; skapolon, korakoidon, ulnon kaj denton. Osborn kaj Mook notis, ke ekzistas simileco inter Amphicoelias kaj Diplodocus, sed la antaŭaj kruroj de Amphicoelias estas pli longaj ol tiuj de la Diplodocus. La femurosto de la Amphicoelias estas okulfrape longa, svelta kaj havas rondan diametron. La besto altis ĉ. 9 metrojn.