Amrita Sérgil
Amrita Sérgil | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
ਅੰਮ੍ਰਿਤਾ ਸ਼ੇਰਗਿਲ امریتا شیرگل | ||
Naskiĝo | 30-an de januaro 1913 en Budapeŝto, Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario | |
Morto | 5-an de decembro 1941 (28-jaraĝa) en Lahoro, Panĝabo (Brita Hindio), Brita Raĝo | |
Etno | Baratanoj • hungaroj vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Brita Raĝo vd | |
Alma mater | Nacia Altlernejo de Belartoj Académie de la Grande Chaumière vd | |
Memorigilo | ||
Familio | ||
Patro | Umrao Singh Sher Gil (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | pentristo vd | |
Laborkampo | Pentrado kaj vidigaj artoj vd | |
Aktiva en | Parizo • Hungario • Barato vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Three Girls vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Amrita Sérgil, (nagarie अमृता शेरगिल, laŭ alia literumado Amrita Sher-Gil) estis la plej granda moderna barata feminisma pentristo naskiĝinta en Hungario. Ŝia origina persona nomo estis Dalma, ŝia onklo estis Ervin Baktay.
Dalma Sérgil [1] naskiĝis la 30-an de januaro 1913 en Budapeŝto (Hungara reĝlando), ŝi mortis la 5-an de decembro 1941 en Lahore (Brita Hindio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Patrino de Dalma estis hungaro, la patro estis sikismano. En 1921 la familio forlasis Hungarion kaj ili venis al Brita Hindio, post 2 jaroj al Florenco, tamen Dalma Sérgil iam poste revenis al Hindio. Ervin Baktay vizitis ŝin kaj konsilis lerni pentradon. Ŝi studis en Nacia Altlernejo de Belartoj en Parizo, ankaŭ ŝi ekspoziciis kun sukcesoj. En 1934 ŝi denove iris al Hindio, kis ŝi tuj vidis kontrastojn inter Parizo kaj Hindio. En 1938 ŝi revojaĝis al Hungario kaj ŝi edziniĝis al hungara kuracisto. Ĝuste antaŭ la 2-a mondmilito ili vojaĝis al Utar-Pradeŝo, en 1941 al Lahore. Ŝi establis atelieron, sed ŝi abrupte mortis. La malsano ne estis esplorita.
Barato deklaris ŝiajn pentraĵojn nacia trezoro, eĉ ŝian lastan, ne finitan pentraĵon. Ŝia pentraĵo aperis kiel poŝtmarko en 1978 en Barato, ŝia alia pentraĵo Vilaĝa sceno en 2006 estis la plej altkara aĉetita pentraĵo en Barato.
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Memportreto (1930)
-
Memportreto (1931)
-
Junulo (1930)
-
Hungara ciganino (1932)
-
Szepessy Klára (1932)
-
Staranta nudulino (1934)
-
Vesto de la fianĉo (1937)
-
Tri fraŭlinoj (1935)
-
Vilaĝa sceno (1938)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-08-19. Alirita 2018-08-19.