Amt Ostufer Schweriner See
Aspekto
Amt Ostufer Schweriner See | ||||||
| ||||||
Amt | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Meklenburgo-Antaŭpomerio | |||||
Distrikto | Distrikto Ludwigslust-Parchim | |||||
Urborajtoj | Komunumaro (Amt) | |||||
Aŭtomobila kodo | LUP | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Carlo Folgmann | |||||
Titolo de komunumestro | Amtsvorsteher | |||||
Adreso de la administrejo | Dorfplatz 4 19067 Leezen, Ortsteil Rampe | |||||
Demografio | ||||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 53° 39′ N, 11° 35′ O (mapo)53.6511.5833Koordinatoj: 53° 39′ N, 11° 35′ O (mapo) | |||||
Areo | 135,95 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.amt-ostufer-schweriner-see.de/ | |||||
Amt Ostufer Schweriner See ĝis la jaro 2013 estis administra komunumaro en Germanio, do libervola ligo de pluraj najbaraj komunumoj por kuna plenumo de iuj servoj por la komunumaj loĝantoj. Ĝi troviĝis en la distrikto Ludwigslust-Parchim de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, kaj - kiel indikas la nomo - kunigis la komunumojn de la orienta bordo de la lago de Schwerin. Fine de la jaro 2012 la komunumaro havis 8512 loĝantojn.
Membraj komunumoj estis:
- Cambs,
- Dobin am See,
- Gneven,
- Godern,
- Langen Brütz,
- Leezen (Meklenburgo),
- Pinnow (Meklenburgo) kaj
- Raben Steinfeld.
Ekde la 1-a de januaro 2014 la membraj komunumoj apartenas al la pligrandigita komunumaro Amt Crivitz.