Ana Ribeiro
Ana Ribeiro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de majo 1996 (28-jaraĝa) en Kampinagrando |
Lingvoj | portugala • Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Brazilo ![]() |
Familio | |
Patro | Roberto da Silva Ribeiro ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Ana RIBEIRO (naskiĝis en Campina Grande la 15-an de majo 1996), plennome Ana Maria DA COSTA RIBEIRO, filino de Roberto da Silva Ribeiro, estas brazila esperantisto el portugala deveno. Profesie, ŝi estas komputilisto, kaj jam estis pagita kunlaboranto de Mozilla, Eŭropa Unio (EU Brazil Cloud Connect) kaj MIT Media Lab (App Inventor). Ŝi laboris ĉe Amazon kaj nuntempe ĉe Meta (antaŭa Facebook).
Esperanto-Agado
[redakti | redakti fonton]Ana Ribeiro estis ofta kunlaboranto de redaktado de BEL Informas.
Ŝi estis elektita de Unuiĝintaj Nacioj por reprezenti la junularon kadre de TEJO-KER agado en la tria Mondforumo pri Loka Ekonomika Evoluo (Third World Forum of Local Economical Development), kiu okazis de la 13-a ĝis la 16-a de oktobro 2015 en Torino, Italio[1].
En TEJO, ŝi estis elektita Komitatano B por la oficperiodo 2016-2018 [2], organizis IJK-n en 2014, kaj estas konstanta kontribuanto de Revuo Kontakto. Ŝi ankaŭ estis estrarano de ISAE por la oficperiodo 2017 - 2020. En 2017, estis anoncita en gazetara komuniko [3] de UEA, ke ŝi estas la gvidanto pri la renovigo de la retejo de UEA.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BEL Informas - Numero 16, la 27-an de Oktobro (2015)
- ↑ oficperiodo 2016-2018
- ↑ gazetaraj komuniko