„ Kio povas progresigi Esperanton? Kiu estas la plej saĝa strategio kondukanta al la "fina venko"? Jen demando, kiu de pli ol unu jarcento tiklas la Esperantistojn tra la tuta mondo. Multan inkon oni verŝis por opinii pri ĝi, sed la "samideanoj" neniam laciĝas ĝui tiun serĉadon, kaj nenia temo estas al ni pli kara, ol ĉi tiu. Oni eĉ suspektas, ke kiam Esperanto fine estos venkinta, eble tiam iuj verduloj mergos en deprimon pro manko de vivsenco... Kaj eble la respondo kuŝas (aŭ staras?) sub ilia nazo. Ĉi tiun respondon oni trovas subtile kaŝita inter la linioj de valora broŝuro lastatempe eldonita de Gilbert Ledon: "Analoj de E.A.S.P.", SP, 1997.
Oni kutime asertas, ke Historio estas la patro de scio. Tiusence, la Analoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo estas modela verko. Ne temas pri personaj laŭdoj al la aŭtoro (kiu cetere ne bezonas kaj eĉ spitas ilin). Ĝenerale oni supozas, ke tia verko estas teda listigo de datoj, ciferoj, nomoj kaj burokrataĵoj, kiuj konstruas nenion krom la memestimo de la aŭtoro kaj de kelkaj menciitoj. Ne tiel okazas koncerne la Analojn de E.A.S.P. Ledon ĝin redaktis per sia kutima, ironia (foje sarkasma), sprita, viveca lingvo, foje sincere laŭda, foje akre kritika - neniam detrueme. Rezultis vigla teksto pri kiu indus organizi diskuton, por ke ĉiu vera, aktiva Esperantisto lecionojn kaj konsciiĝon pri niaj problemoj kaj ilia solvo akiru. Mi riskas komenti dekon da elektitaj punktoj el la historio de E.A.S.P., kiuj, mi pensas, estas instruaj al preskaŭ ĉiuj ŝtataj aŭ lokaj speranto-asocioj en Brazilo.
1. Signife, ke la komenca motoro de E.A.S.P. estis 17-jarulo. Simile okazis ĉe UEA. Tamen, ne malofte junuloj estas rigardataj iom suspekteme de veteranoj, kiam ili aperas kun revoluciaj ideoj. Ĉu niaj asocioj flegas agadon allogan al modernaj junaj homoj? Ĉu oni simpatie malfermas la pordojn al ili? Kiuj estus tiaj agoj?
2. Radioprogramoj kaj ĵurnalaj rubrikoj grave efikis en la komenca laboro de E.A.S.P. En la nuna regado de televido, ĉu ili estas ekstermodaj kaj neefikaj? Mi forte dubas. Ĉefe en internlando fariĝis relative malaltkoste utiligi tiajn mediojn, kiuj atingas vastan publikon. Pri televido mem, ĉu Esperantistoj por ĉiam forkuros de la luksa, multekosta monstro? Ŝajnas, ke aŭdvidaj, bendaj kursoj kaj filmoj pri Esperanto estus trafa materialo TVmontrinda. Kie aŭdvidaj talentuloj?
3. Specialaj homoj estas aparte menciitaj en la Analoj, eĉ koncerne la daton kaj numeron de ilia membriĝo. Jen kurioza reliefigo. Kiuj kriterioj por elstarigi iujn homojn kaj ne aliajn? Mi tute konsentas pri alia individua valoro, sed nenie nia kara Ledon eltarigis la anoniman samideanon, kiu pasive aŭskultas prelegojn kaj bilancojn kaj instruojn fidele pagas la kotizon, partoprenas la
renkontiĝojn, asembleojn kaj ekskursojn, eĉ se ili ne estas brilaj intelektuloj. Kiu estas pli grava : ĉu la elstaraj gravuloj aŭ ilia publiko? Iel ajn, kortuŝas la leganton la mencioj pri frato Bertino Goerner, la karmemora Roberto das Neves, mia persona instruisto Ivon Barbosa kaj multaj aliaj, kies agado (ĝis hodiaŭ) fakte ekzemplodone stimulas la ordinaran Esperantiston. Oni nur ne pensu pri persona supereco!
4. Pri statutomanio. La teksto montras , ke la zorgado pri statutoj eble pli ĝenis ol helpis la movadon. Tio ne signifas, ke normoj kaj reguloj tute ne gravas. Malhelpas la troigoj, la tempoperdo pri tio. Oni starigu simplan regularon kaj lasu energion por la praktika laboro. Ĉar finfine statutoj spronis (kaj ne male!) la malakordiĝojn interne de la asocio - kaj tio estis/as daŭra, potenca veneno. Oni mencias disputojn kaj kverelojn kun Brazila Esperanto-Ligo kaj inter la gvidantoj mem, interne de la estraro. Rigardate de ekstere, tio aspektas vera stultaĵo. Oni ŝajne eĉ kverelis, ĉu permesi aŭ ne permesi alfabetigajn kursojn de portugala lingvo en la sidejo, kaj tio kaŭzis splitiĝon! Ĉu alfabetiga klopodado ne kongruas kun la kleriga, internaciiga celo de la Esperanto-movado? Interese, ke ofte tra la mondo, Esperanto-rondoj ricevas permeson funkcii ene de alicelaj organizoj (spiritismaj, rotariaj, geografiaj, instruaj, kulturaj, eĉ hejmaj) kaj Esperantistoj ĉiam volonte profitis la akcepton! Kial ne ricevi en la Esperanto-asociojn aliajn movadojn kongruajn kun la nia?
5. En 1950, la Esperantistojn ŝajne duonparalizis la demando: kiu respondos al malfavora artikolo pri Esperanto en ĵurnalo? La demando fakte devus esti: kiom da homoj respondos? Ĉar se tuta lavango da protestoj inundus la redakciejon de la koncerna ĵurnalo, des pli bone. La nuna Rebat-servo de BEJO, iniciatita de James Piton montras la gravecon kaj urĝecon de tiu agado.
6. Pri la apogo de politikistoj kaj aliaj gravuloj, verŝajne la Analoj definitive instruis. En 1957 la influa Adhemar de Barros proponis municipan kurson de Esperanto. Malgraŭ la relativa komenca sukceso, montriĝis, ke la manovro estis multe pli balotkapta ol Esperantoapoga. Eĉ se la fama verkisto Malba Tahan paroladis en la inaŭguro, tamen la daŭro estis efemera, kiel ĉiam. Saman elreviĝon rikoltis Ledon dum la organizado de Brazila Kongreso en San-Paŭlo. Ni lernu la lecionon: ni fidu nur niajn proprajn fortojn; la gravuloj aliĝos, kiam ili konstatos, ke Esperanto estas realaĵo.
7. Financaj problemoj ĉiam grave bremsis. Multe pli grava ol statutoj estas bona administrado kaj direktado de monrimedoj. Ĉar Esperanto-asocioj ĝenerale estas malriĉaj, tial oni zorge uzu la monon por prioritataj agadoj: instruado, informado, kaj praktika uzado de la lingvo - ĉio cetera estas nebula. Starigo de papervendejo por kapti monon ŝajnis bona ideo, sed ne tre sukcesis. Oni ne prezentis pli bonan. Sed certe se la Esperantistoj aĉetus pli da libroj, tio nepre helpus la movadon. Eĉ la problemo pri propra sidejo estas duaranga. Evidente, se temas pri grava asocio, kia E.A.S.P., sidejo gravas. Sed ĉe malgrandaj rondoj, tablo en agrabla restoracio bone solvas la problemon.Prefere zorgu, kiel la lingvo mem "sidas" en la kapoj kaj voĉoj de la Esperantistoj, jen la punkto!
8. Ĉi-rilate, la Analoj amuze/tragike montras la eternan problemon "krokodilado". Amuze, Prezidanto
sukcesas paroli en Esperanto, "nur post bierglutoj"! tragike, asembleo devas okazis en la nacia lingvo "por ne timigi la homojn"! Ĉu Esperanto timigas la homojn? Ĉu ia verda fantomo? Ĉu ektimas tiuj samaj entuziasmaj propagandistoj, kiuj disanoncas, ke nia lingvo estas tre facila?
9. Ne forgesitaj de Ledon estis la materiaj, praktikaj problemoj de la asocio en la daŭro de jardekoj. Esperantistoj paŝadas sur la nuboj de idealismo, cele "al iu pli bona mondo", dum ŝtelistoj forprenis la buston de Zamenhof de sur placo, kaj enrompis la sidejon; pluva akvo preskaŭ inundis la sidejon kaj termitoj kaj tineoj minacis la librojn. Ledon preskaŭ sugestis, ke la insektoj estas pli legemaj ol la Esperantistoj mem... Jen alvoko, ke ni tenu niajn piedojn sur la grundo de realisma laboro, komence per zorgado de nia fizika materialo mem.
10. Kurioze kaj simpatie, ke Esperantistoj grupe ekskursis al la monto Jaragua en 1962, kaj tie hisis nian flagon. Tre simbole. Ĉiu Esperantisto hisu flagon ĉe sia fenestro, gluu plastaĵon sur la vitraĵon de sia aŭtomobilo aŭ portu sur si Esperanto-ĉemizon. Kondiĉe, ke li povu bone informi kaj flue paroli en nia lingvo, se preterpasanto tion petas.
Konklude: el la heroa, stumbloplena, ŝvitiga kaj pena historio de E.A.S.P. eblas kapti plurajn instruojn. Oni nepre sukcesis, se konsideri la multajn kaj gravajn atingojn de la plej forta ŝtata asocio de Brazilo. Kiu estis la ĉefa faktoro? Revene al la komenca demando: kio plej sukcese progresigas Esperanton? La legantoj esprimu siajn opiniojn. Dume, mi modeste lasas la mian: ke oni praktike uzu la lingvon, ĉiu en sia kampo, ĉu pro profesiaj, fakaj, korespondaj, hobiaj, filozofiaj aŭ amuzaj kialoj. Oni legu pli da libroj en Esperanto, oni profitu tiun belan okazon iom pli kleriĝi, tiel ke la mondo konstatu, ke Esperantistoj ja ne estas plej menslimigitaj homoj. Nur tiel Esperanto montriĝis vivanta, ekde la kreo de la lingvo. La Analoj de E.A.S.P. jen ripetas la historion. En ekologia tempo, mi ne emus mistrakti krokodilojn, sed mi penus konvinki ilin inteligente uzi nian lingvon. Parafraze al la Biblio: krokodiloj estas necesaj, sed ve al tiuj, kiuj ĉiam krokodiladas... ” |