Andor Budincsevits
Andor Budincsevits | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1905 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de majo 1995 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Megyeri Cemetery (en) , B. kriptasor, 7. |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kemia inĝeniero inventisto |
Andor Budincsevits [budinĉeviĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Budincsevits Andor, estis hungara kemiisto, inventisto. Lia familia nomvarianto estis Budincsevics [budinĉeviĉ].
Andor Budincsevits[1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1905 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de majo 1995 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Andor Budincsevits laboris en laboratorio de elektra fabriko en Újpest inter 1930–1950, dum li akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1947. Inter 1950–1973 li laboris en esplorinstituto en Budapeŝto, sed en 1965 li esploris en Londono. Li okupiĝis pri vakutuboj, krome li kreis signifajn ilojn, per ili Zoltán Bay sukcese radaris la Lunon, se ne paroli pri 29 patentoj. Pro tiuj agoj li aŭtomate kandidatiĝis ĉe Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1933, sed ido ne naskiĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1953, post 2 jaroj alian premion.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A transzurán elemek. (1954)
- Vonatvilágítási szabályozóberendezések és legújabb fejlődésük. (1961)
- Oxidkerámiák. (1979)
- Kryo-vákuumtechnika a mikroelektronikában. (1983)
- Ipari oxidkerámiák. (1987)