Andor Lilienthal
Andor Lilienthal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de majo 1911 en Moskvo |
Morto | 8-an de majo 2010 (99-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Sovetunio Hungario |
Okupo | |
Okupo | ŝakisto |
Andor LILIENTHAL (naskiĝis la 5-an de majo 1911 en Moskvo - mortis la 8-an de majo 2010 en Budapeŝto) estis juddevena hungara ŝaka grandmajstro, en 2006 la vivanta plej aĝa grandmajstro.
Li komencis ludi la ŝakon en aĝo de 15 kaj post kelkaj jaroj jam ludis kun la plej bonaj ŝakmajstroj de la mondo.
Lia patrino estis kantisto, la patro laboris kie elektromekanikisto. En 1913 la familio disapartiĝis: la patrino decidis reveturi kun sia 3 infanoj al Hungario. Ĉar ŝi ne povis vivteni la infanojn, ŝi donis ilin al infanhejmo.
Lilienthal lernis metion sed kiel tajloro ne trovis laboron. Li komencis ŝakludi en aĝo de 15 kaj post tio iĝis sia vivtena okupado. Li vizitis kafejojn en Budapeŝto, Vieno, Berlino, Parizo kaj venkis la amatorojn. Post iom da tempo li konatiĝis kun Capablanca, Aleĥin.
Li plej sukcesaj tempoj estis en la 1930-40-aj jaroj, precipe en jaro 1934, kiam li estis la 6-a plej bona ŝakludisto de la mondo.
Li iris amindumi kun Capablanca al moskva restoracio. Sekvo de tio, li geedziĝis en 1935 kaj setlis en Moskvo, ricevis la sovetan ŝtatanecon en 1939. Li estis en 1940, ĉampiono de Moskvo kaj soveta majstro.
De 1951 ĝis 1960 li estis trejnisto de Tigran Petrosjan. Li retiriĝis de la ludo en 1965 kaj setlis en Hungario en 1976.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Andor Lilienthal ĉe OlimpBase.org (angle)
- Andor Lilienthal profilo ĉe ChessGames.com
- Andor Lilienthal profilo ĉe 365chess.com
- Gorodin, Dmitri (2002). Andor Lilienthal and His Contribution to the History of Modern Chess. Chesscafe.com.
- Adzic, Slobodan, He Has Beaten Lasker, Capablanca, Alekhine as well as Old Age!, ChessBase News (May 30, 2005)
- 20 Winning Combinations from His Games
|