Andor Mészáros (historiisto)
Aspekto
Andor Mészáros (historiisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de septembro 1971 (53-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | ĉeĥa • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Katolika Universitato Pázmány Péter (–1999) |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto bohemisto |
Andor Mészáros [mEsAroŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Mészáros Andor Ákos [Akoŝ] estas hungara historiisto, altlerneja instruisto.
Andor Mészáros naskiĝis la 13-an de septembro 1971 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Andor Mészáros maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1991, poste li akiris diplomon MSc en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1999. Li instruis inter 1992-2005 en Katolika Universitato Péter Pázmány, inter 2004-2020 en Universitato Loránd Eötvös kaj Universitato de Konstantino Filozofo en Nitra. Li akiris sciencan gradon Ph.D. en 2008, lia habilitiĝo okazis en 2020. Lia ĉeftemo estas historio de Mez-Eŭropo ekde fino de la 18-a jarcento. Lia edzino naskis trifoje.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Magyarországi diákok a prágai egyetemeken 1850-1918. (2001)
- Bevezetés Közép-Európa kultúráiba. (kunaŭtoro, 2008)
- A mai Csehország. Bevezetés a Cseh Köztársaság tanulmányozásába. (2013)
- Hungarika ve sbírkách PNP. (2018)