Andor Szepeshelyi
Andor Szepeshelyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 14-an de decembro 1903 en Márkusfalva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 31-an de decembro 1989 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Székesfehérvár |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando Hungario |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto (–1927) |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto universitata instruisto |
Andor Szepeshelyi [sepeŝheji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szepeshelyi Andor estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.
Andor Szepeshelyi[1] naskiĝis la 14-an de decembro 1903 en Márkusfalva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Markušovce en Slovakio, li mortis la 31-an de decembro 1989 en Budapeŝto (Hungario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Andor Szepeshelyi akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1927. Post du jaroj li doktoriĝis en la sama loko. Komence li laboris apud József Marek, ekde 1931 li estis en la akuŝistika katedro. Li ankaŭ habilitiĝis kaj ekinstruis. Inter 1946 kaj 1948 li estis katedrestro kaj laboratoriestro, poste li iĝis viktimo de la politika purigado, li estis forigita el la fakultato (iama altlernejo). Li eklaboris en la ĵus fondita tutlanda stacio pri artefarita fekundigo ĝis la emeritiĝo en 1967. Li kandidatiĝis en 1952 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis kelkajn premiojn.
Sesopo en Kulcs
[redakti | redakti fonton]Li estis membro de sesopo (Ferenc Hutÿra, Károly Jármai, Sándor Kotlán, György Endre Guoth, Árpád Marcis kaj Andor Szepeshelyi), tiuj bestokuracistoj ne nur somerumis en Kulcs, sed ili agis por la vilaĝo kaj konferencis amike pri la aktualaj veterinaraj problemoj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A hím állatok terméketlensége (1931)
- A meddőség elleni védekezés (kunaŭtoro, 1951)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- busto en Kulcs (2019)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun busto
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)