András Arató (elektroinĝeniero)
Aspekto
András Arató (elektroinĝeniero) | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Hide the Pain Harold • Pain Harold • Harold |
Naskiĝo | 11-an de julio 1945 (79-jaraĝa) en Kőszeg |
Lingvoj | hungara • angla • rusa |
Loĝloko | Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto - elektrotekniko (–1969) ![]() |
Okupo | |
Okupo | elektrika inĝeniero stock model (en) ![]() ![]() |
TTT | |
Retejo | https://www.hidethepainharold.com/ |
András Arató [andrAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Arató András estas hungara elektrinĝeniero, interreta fenomeno.
András Arató[1][2] naskiĝis la 11-an de julio 1945 en Kőszeg.
Biografio
[redakti | redakti fonton]András Arató akiris diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto, poste li estis elektroinĝeniero en pluraj laborejoj ĝis la pensiuliĝo. Lia edzino naskis solan filon kaj li ricevis 2 premiojn en 2002 kaj 2010. Sveda fotisto fotis pri li serion en 2010, kiu disetendiĝis interrete. Iom poste same interrete oni transprenis ĝin kiel interesa vizaĝo kaj la foto iĝis tutmonde konata kun nomo Harold! Kaŝu la doloron! konata precipe angle "Hide The Pain Harold". En 2016 Arató interrete deklaris sian originan nomon.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Világítástechnika (1999)
- Világítástechnikai kislexikon (kunredaktoro, 2001, denove 2015)
- Közvilágítási kézikönyv (kunaŭtoro, 2009)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo kun fotoj
- biografio hungare kun fotoj Arkivigite je 2020-11-26 per la retarkivo Wayback Machine
- intervjuo kun fotoj kaj videoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM657492 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://www.imdb.com/name/nm11263945/ usona filma datenaro