Saltu al enhavo

András Bóné

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BÓNÉ András [pr. bo:ne:] estis hungara landlimfortikaĵa soldato, kapitano de Francisko Rákóczi la 2-a naskiĝinta en 1655 kaj mortinta en Nadjvarado en septembro 1707.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Bóné partoprenis en luktoj de Emeriko Thököly, poste en la militoj de elpelado el Hungarujo de turkoj. Je ekscio de alveno en landon de Rákóczi la 19-an de julio 1703 kune kun Pál Gödény ili atakis la soldataron imperiestran de Bihardiószeg, pli poste ili venkis ĉe Bélfenyér, Belényes (1704), poste ĉe Szentandrás (1705). En aŭtuno de 1703 li partoprenis en la militmarŝo de Transilvanujo kaj ĉe Bonchida kune kun Pál Orosz venkis. Rákóczi donacis al li pro liaj servoj la vilaĝojn Urvind kaj Létavértes en departemento Bihar.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon