András Gaál (higienisto)
Aspekto
András Gaál (higienisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 11-an de majo 1893 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Ruttka |
Morto | la 10-an de majo 1945 en Hungara reĝlando Budapeŝto |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1921) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto higienisto |
András Gaál [andrAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun distinga persona nomo Gaál András Kálmán estis hungara higienisto, altlerneja instruisto.
András Gaál[1] naskiĝis la 11-an de majo 1893 en Ruttka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Vrútky en Slovakio), li mortis la 10-an de majo 1945 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]András Gaál akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1921. Post la diplomo li estis asistanto 2 jarojn en Scienca Universitato Erzsébet, poste li estis stipendiulo en Baltimore. Hejmenveninta li estis inspektoro pri sanstato, poste ekde 1942 ĝis sia morto li estris la kuraclokojn kaj feriejojn. Same ekde 1942 li instruis en Scienca Universitato Miklós Horthy.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az egészségügyi közigazgatás legfőbb fórumainak szervezete néhány európai államban. (1932)
- Das ungarische Grüne Kreuz. (kunaŭtoro, 1940, ankaŭ angle, itale kaj france)
- Budapest kétezer esztendeje a gyógyfürdők városa. (1942, 2-a eldono: 1944)