Saltu al enhavo

András György Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András György Szabó
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1931 (1931-08-30)
en Budapeŝto
Morto 10-an de novembro 1993 (1993-11-10) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filozofo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

András György Szabó [andrAŝ djordj sabO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szabó András György estis hungara marksista filozofo, altlerneja instruisto.

András György Szabó[1] naskiĝis la  30-an de aŭgusto 1931(nun 1931-08-30) en Budapeŝto, li mortis la 10-an de novembro 1993 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András György Szabó maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1949, poste li akiris diplomon en Ekonomika Universitato Károly Marx en 1953. Post la diplomo li estis asistanto en aliaj universitatoj, inter 1959–1972 li laboris en filozofia instituto, poste en Teknikuniversitato de Budapeŝto li estis docento ĝis 1990, fine profesoro en la sekva jaro. Intertempe li akiris plian diplomon en instituto pri Lenino en 1957, li kandidatiĝis en 1965, li doktoriĝis en 1988 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Liaj ĉeftemoj estis historio de la marksisma filozofio, laborista movado kaj stalinismo. Lia edzino naskis filon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A tudományos gondolkodás és a vallás. (1959)
  • A törvény és az ember. (monografio kaj disertaĵo, 1964, angle: 1965)
  • A proletárforradalom világnézete. A filozófia bírálata. (ankaŭ disertaĵo, 1977)
  • Kiegészítő olvasmányok a filozófia törzsanyagához. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1982, 5-a eldono: 1987)
  • Marxizmus és etika. (studo kaj disertaĵo, 1987)
  • Antimilitáns militánsok. – Marxizmus és liberalizmus. (1996)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.