Saltu al enhavo

András Hegedűs B.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Hegedűs B.
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1930 (1930-10-04)
en Budapeŝto
Morto 27-an de junio 2001 (2001-06-27) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Mária Ember Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ekonomikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

András Hegedűs B. [andrAŝ hegedUŝ bE], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hegedűs B. András, estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto. Lia edzino estis Mária Ember, ŝi naskis filon en 1957.

András Hegedűs B.[1] naskiĝis la  4-an de oktobro 1930 (nun 1930-10-04) en Budapeŝto, li mortis la 27-an de junio 2001 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

András Hegedűs B. maturiĝis en 1949, poste li akiris ekonomian diplomon en Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1953. Post la diplomo li estis asistanto en Scienca Universitato Loránd Eötvös ĝis 1957, poste li estis forigita, ĉar li estis aktiva en la junularaj aranĝaĵoj antaŭ kaj dum la hungara revolucio de 1956. Li estis statistikisto jaron, sed poste li estis arestita kaj pasis 2 jarojn en prizono. Ĝis 1963 li vivtenis sin el tradukaĵoj, inter 1963-1978 li estis ekonomo en pluraj institutoj, pposte en esplorcentroj. Tiutempe li kolektis dokumentojn pri la revolucio, antaŭ fino de la socialismo li denove estis aktiva en la politika vivo. Inter 1990-1997 li estis docento en Universitato Loránd Eötvös, poste li pensiuliĝis. Li ricevis premiojn en 1991 kaj 1996.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A műanyag-feldolgozó ipar munkaerő-helyzetének elemzése. (2 volumoj, kunredaktoro, 1967)
  • Néhány társadalmi jellegzetesség a műszaki fejlesztés folyamataiban. (1973)
  • Forró ősz Budapesten. (intervjuo, 1989)
  • A Petőfi Kör vitái hiteles jegyzőkönyvek alapján. (7 volumoj, 1989–1994)
  • 1956 kézikönyve. – Kronológia. – Bibliográfia. – Megtorlás és emlékezés. (3 volumoj, ĉefredaktoro, 1996)
  • Vásárhelyi Miklós: Élni a börtön után. (intervjuo, 2001)
  • Walter Ulbricht: A második ötéves terv és a szocializmus építése a Német Demokratikus Köztársaságban. (tradukaĵo kun Mária Ember, 1956)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.