András Komáromy
Aspekto
András Komáromy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Révkomáromi Komáromy András |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1861 en Petrești |
Morto | 5-an de decembro 1931 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolták |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - homa scienco (1880–1887) |
Okupo | |
Okupo | historiisto arkivisto universitata instruisto |
András Komáromy [andrAŝ komAromi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Komáromy András estis hungara historiisto, arkivisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1895).
András Komáromy [1] naskiĝis la 18-an de novembro 1861 en Hungara reĝlando, en Péterfalva (nuntempa Pijterfolvo en Ukrainio). Li mortis la 5-an de decembro 1931 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]András Komáromy frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1880-1885, sed li laboris ankaŭ en la universitata kaj nacia bibliotekoj. En 1886 li eklaboris en Hungara Tutlanda Arkivejo, krome li ekinstruis en la Universitato de Budapeŝto en 1900. Li pensiuliĝis en 1921. Li okupiĝis precipe pri historio de Transilvanio, Ugocsa kaj hajdukoj. Li sinmortis pro morto de sia filo.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Révay Kata Szidónia levelei férjéhez 1656–1702 (1888)
- A Szentpáli család megtelepedése Ugocsa-vármegyében (1892)
- Ugocsa vármegye a történelemben: Válogatott írások (2001)