András Ney
András Ney | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 12-an de marto 1921 en Oradea | |
Morto | 18-an de aprilo 2010 (89-jaraĝa) en Be'er Ŝeba | |
Lingvoj | rumana vd | |
Ŝtataneco | Rumanio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | matematikisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
András NEY [nei] estis rumania hungara-israela matematikisto. Li naskiĝis en Oradea la 12-an de marto 1921 kaj mortis en Beér-Seva, la 18-an de aprilo 2010. Li estis la filo de juristo Pál Ney.
Kariero
[redakti | redakti fonton]András Ney komencis studi en Universitato Ferenc József, sed pro deportado en Aŭŝvicon, li akiris diplomon en 1947. Li instruis en sia naskiĝurbo (1945-49), laboris en ministerio por edukado, en Pedagogia Altlernejo de Bukareŝto (1949-54), li estis lernolibroredaktoro, docento en la Universitato Bolyai, resp. en la UBB de Kluĵo (1954-80). Li estis doktoro de la metematikaj sciencoj (1968). En 1980 li elmigris en Israelon, kie li estis esploristo de Instituto de Matematiko de Telavivo (1980-81), poste lekciisto en Posinstruista Instituto (1981-1991). Liaj fakartikoloj aperis en revuoj Studia Universitatis Babeş-Bolyai (1959), a Revue Roumaine de Mathematicue (1964), a Revue d'analyse numérique et de le theorie de l'aproximation (Kv. 1973) Mathematica-Cluj (1971-74), a Tel Aviv University.
Libro
[redakti | redakti fonton]- Matematikai kislexikon kunualaŭtoro (Kriterion Könyvkiadó, 1983). Pro lia elmigrado lia nomo estis ellasita.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- RMIL Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Hungara vikipedio