Saltu al enhavo

András Révész

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Révész
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1909 (1909-11-03)
en Budapeŝto
Morto 29-an de marto 1996 (1996-03-29) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo historiisto
juristo
politikisto
oficisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

András Révész [andrAŝ rEvEs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Révész András, estis hungara politikisto, juristo, oficisto.

András Révész[1] naskiĝis la  3-an de novembro 1909(nun 1909-11-03) en Budapeŝto, li mortis la 29-an de marto 1996 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

András Révész devenis el juda familio. Li doktoriĝis el juro en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1936, sed jam ekde 1927 li estis socialdemokrato, ekde 1929 oficisto en la municipo, krome inter 1930 kaj 1931 li estis soldato. Tiutempe li ankaŭ kontribuis sub pseŭdonimo en Népszava. Inter 1943-1945 li estis trudlaboristo, poste li estis ĉefnotario en la oficejo, samtempe li havis postenon en la partio. En 1948 li neis unuiĝon kun la komunistoj, tial li perdis sian partian membrecon, eĉ sian laborlokon. Li vivtenis sin el fungokulturo, sed inter 1950-1955 li estis en prizono. Dum la hungara revolucio de 1956 li havis denove partian postenon, baldaŭ li estis juristo en uzino. Li pensiuliĝis en 1972, sed depost fino de la socialismo li denove estis aktiva en la partio. Li ricevis premiojn en 1992 kaj 1995.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]