András Székely
Aspekto
András Székely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de septembro 1925 en Budapeŝto |
Morto | 21-an de aŭgusto 1997 (71-jaraĝa) en Siófok |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1948) |
Okupo | |
Okupo | geografo |
András Székely [andrAŝ sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székely András estis hungara geografo, profesoro, instruisto.
András Székely [1] naskiĝis la 6-an de septembro 1925 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de aŭgusto 1997 en Siófok.
Biografio
[redakti | redakti fonton]András Székely akiris diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1948. Post siaj studoj li instruis en mezlernejo en Pásztó. Depost 1952 li havis postenon en la universitata geografia instituto. En 1961 li kandidatiĝis, en 1993 li doktoriĝis. Inter 1972 kaj 1990 li estis katedrestro en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Lia ĉefa temo estis la vulkanaj surfacoj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Pásztó földrajzi képe (1948) - disertaĵo
- A Mátra és környezetének kialakulása és felszíni formái (1960) - disertaĵo
- A Mátra nagyformái és kialakulásuk (1997)