András Tasnádi Nagy
Aspekto
András Tasnádi Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de januaro 1882 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de julio 1956 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Patro | Gyula Nagy |
Frat(in)o | Ilona Tasnádi |
Okupo | |
Okupo | politikisto advokato |
András Tasnádi Nagy [andrAŝ taŝnAdi nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tasnádi Nagy András estis hungara juristo, politikisto, ministro. Lia fratino estis Ilona Tasnádi.
András Tasnádi Nagy [1] naskiĝis la 29-an de januaro 1882 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de julio 1956 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]András Tasnádi Nagy frekventis juran universitaton en sia naskiĝurbo, kie li doktoriĝis. En 1908 li laboris kiel advokato, poste li estis prokuroro en MÁV. Ekde 1933 li estis subministro, post 2 jaroj ankaŭ parlamentano. Li estis prezidanto de la parlamento inter 1939 kaj 1945. Post la 2-a mondmilito la tribunalo kondamnis lin, li mortis en malliberejo.