Saltu al enhavo

André Schwarz-Bart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
André Schwarz-Bart
Persona informo
André Schwarz-Bart
Naskiĝo 23-an de majo 1928 (1928-05-23)
en Metz
Morto 30-an de septembro 2006 (2006-09-30) (78-jaraĝa)
en Les Abymes
Mortis per Kirurgiaj komplikaĵoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Simone Schwarz-Bart (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Jacques Schwarz-Bart (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
romanisto
membro de Franca rezistado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1950–2006 vd
Verkado
Verkoj La Lasta de la justuloj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

André SCHWARZ-BART (la 23a de majo, 1928, Metz, Moselle - la 30a de septembro, 2006, Pointe-à-Pitre, Gvadelupo) estis franca romanisto de pola-juda deveno.

Naskiĝis en familio de polaj judoj kiuj translokiĝis al Francio en 1924. La parola lingvo en la familio estis la jida [1]. En 1942, la parencoj de Schwarz-Barth estis deportitaj al Auschwitz kaj mortis tie. Li aliĝis al la Rezisto, estis arestita fare de la germanoj, eskapis, aliĝis al la partizanoj, kaj batalis ĝis la fino de la milito.

Post la milito li laboris kiel mekanikisto, pasigis siajn matrikulajn ekzamenojn en 1948 kaj eniris la Sorbonon. Ekde 1950 li verkis literaturaĵojn.

En 1959 li estis premiita la Premio Goncourt por lia debuta romano Le Dernier des Justes, kiu prezentas judan historion antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito, kaj kiun Elie Wiesel nomis "nesuperita verkaĵo".

Kune kun sia edzino Simone Schwarz-Bart, li verkis la romanon Un Plat de porc aux bananes vertes el la historio de Gvadelupo [2]. En la daŭrigo La Mulâtresse Solitude (1972) li prezentas la vivon de la samnoma ribelulino [3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Jean Daltroff, "André Schwarz-Bart et la ville de Metz", Les Cahiers lorrains, 1-2, 2012, p. 68-81
  2. Le couple d'écrivains Simone Schwarz-Bart et André Schwarz-Bart chez.
  3. R. Z. Sheppard, "Books: Out of Africa", Time, February 5, 1973.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]