André Vásáry
André Vásáry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Vásáry Csaba |
Naskiĝo | 17-an de julio 1982 (42-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.vasaryandre.hu/ |
André Vásáry [vAŝAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vásáry André estas hungara operkantisto, ŝlagrokantisto, (vira soprano). Lia origina persona nomo estis Csaba [ĉaba].
Csaba Vásáry [1] Arkivigite je 2018-01-27 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 17-an de julio 1982 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]André Vásáry frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, samtempe li estis manekeno. Li havas eksterordinaran voĉon, tial li lernis ankaŭ kantadon. En 2004 li atingis la unuan lokon en kantokonkurso en Miskolc, poste li lernis en konservatorio de Bostono, baldaŭ en Muzikakademio de Budapeŝto. Ĝis tiam li ne aliĝis al operaj trupoj, sed li ofte faras koncertojn. Kelkaj el ili:
- Ŝtata Hungara Operejo de Kolozsvár (2012)
- Vaŝingtono
- longa turneo en Germanio
- turneo en Francio kaj Usono (2013)
- Ŝanhajo (2017)
En 2009 populara hungara televizio portis tutlandan famon al li. Li kantadas ankaŭ ŝlagrojn aŭ similajn popularajn muzikojn.