Andrés Rodríguez González
Andrés Rodríguez González | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Andrés Pedro Rodríguez González |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1941 (82-jaraĝa) en Havano |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Kubo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1972–) |
Andrés Pedro RODRÍGUEZ GONZÁLEZ naskiĝis la 30-an de novembro 1941 en Havano estas kuba esperantisto, li estis la unua prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio kaj honora membro de KEA ekde 2015.[1] Andrés diplomiĝis pri inĝenierio en 1971 kaj laboris en Elektra Entrepreno (1972-82). Li eklernis Esperanton dum 1972 en kurso organizita de Havana Esperanto-Rondo kaj komencis instrui esperanton en 1974. En tiu ĉi lasta jaro, kiam neoficiale fondiĝas KEA, sen registara aprobo, li estis elektita vicprezidanto de la Estraro. Membras en la komitato, kiu transprenas la klopodojn por la oficiala fondo de KEA. La 16-an de junio 1979 oni elektas lin prezidanto de KEA[2], en tiu posteno li restis ĝis januaro 1986. Estis la unua oficiala reprezentanto de la nova asocio en Universalaj Kongresoj (Budapeŝto, 1983, kie KEA aliĝis al UEA). En 1983-95, li estis e-redaktoro ĉe la kuba Fremdlingva Eldonejo José Martí, celante la eldonon de libroj en Esperanto kaj poste oficis en la Kultura Paviliono de la Foirejo Expocuba ĝis sia emeritiĝo en marto 2002. Fondinto en 1989 de Esperanta Literatura Tradukmetiejo ĉe UNEAC, ĉeestas en kvin Naciaj Kongresoj de KEA, en la 70-a, 75-a kaj 95-a UKoj en Havano. Ekde 2004 kunlaboras kun Municipa Biblioteko “René Reiné” en Santos Suárez, 10 de Octubre, koncerne la uzadon de Esperanto, tie li atentas pri esperanto-libroj, informado al la publiko kaj instruado de Esperanto al interesitoj. Li iniciatis la Projekton EKI (Apliko de Esperanto en Kulturaj Institucioj).
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ esperanto.cu #4/2015 p.2
- ↑ Juan Ramón : Historia del movimiento esperantista en Cuba. [Historio de la esperantista movado en Kubo] (hispanlingva), MAS, 2017, ISBN 978-2-36960-099-2
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://www.esperanto.cult.cu/index.php/el-esperanto/el-esperanto-en-cuba Arkivigite je 2018-06-30 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.esperanto.cult.cu/images/Boletines/esperanto.cu_4_2015.pdf Arkivigite je 2019-07-16 per la retarkivo Wayback Machine