Saltu al enhavo

Andrea Alpago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrea Alpago
(1450-1522)
La kanonikaj libroj pri la Medicino, fare de Aviceno, libro eldonita de Andrea Bellunensi, en Venecio, en 1527.
La kanonikaj libroj pri la Medicino, fare de Aviceno, libro eldonita de Andrea Bellunensi, en Venecio, en 1527.
Persona informo
Naskiĝo 1450
en Cividale, Beluno, Italio
Morto januaro 1522
en Padovo, Italio
Lingvoj latinaarabaitala vd
Alma mater Universitato de Padovo
Familio
Parencoj Paolo Alpago (en) Traduki (nevo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuracisto
tradukisto
arabisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andrea Alpago Bellunensi estis itala kuracisto, arabisto, tradukisto de Aviceno kaj aŭtoro de sennombraj verkoj pri Medicino.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Malmulte estas konata pri lia infanaĝo kaj lia tempo en la fakultato pri medicino. Estas ofte supozite ke lia lernejo estis kompletigita en Padovo. Ĉirkaŭ la jaro 1487, Andrea Alpago translokiĝis al la urbo de Damasko en Sirio por labori kiel kuracisto al la konsulejo de la Venecia Respubliko.

Laborante por la konsulejo, Alpago iĝis amiko kaj protektito de Muḥammad ibn Makkī (m. 1532). Tiu amikeco forte influis la karieron de Alpago kiam Ibn al-Makkī prezentis lin al la laboroj de Aviceno, persa kuracisto, astronomo, kaj filozofo.

"De limonibus tractatus Embitar Arabis",
verko eldonita en 1602.

Liaj tradukoj pri la verkoj de Aviceno el la araba ĝis la latina estas eble lia plej konata atingo. Tiu laboro permesis pli grandan dissendon de la islama scio al Eŭropo. Agostino Alpago, botanikisto kaj nevo de Andrea, skribis ke la traduko de lia onklo pri La Kanonika libro de Medicino estis celita korekti la erarojn en pli fruaj tradukoj.

Tiu sama tradukkapablo ankaŭ donis al li novajn ŝancojn laborante por la Venecia Konsulejo. Alpago estis foje sendita por fari ne-medicinajn laborojn kaj tradukojn. Li sendadis la verkojn reen al la venecia konsulejo detaligante temojn kiel ekzemple ekonomio kaj kulturo en leteroj.

Dum tiu tempo, Alpago iĝis tre proksima al la arabaj kuracistoj, supozeble li simpatiis kun la Safavida dinastio pro iliaj bataloj kontraŭ la otomanoj. Post preskaŭ dudek jaroj laborantaj por la konsulejo en Damasko, Alpago preskaŭ forlasis la konsulejon en 1507 por moviĝi reen al Beluno, aliflanke, pro sia malkonsento kun la homo kiu laŭsupoze anstataŭigis lin, li restis ĝis 1517.

Ĉe tiu tempo, lia nevo, Paŭlo Alpago, vojaĝis kun li al la konsulejo de Nikozio en Kipro. Alpago restis en Kipro ĝis decembro 1520 kiam li poste vojaĝis reen al Venecio.

Dum sia irrevena vojaĝo al Venecio, li aventuriĝis tra diversaj arabaj landoj por trovi manuskriptojn, lerni kulturon, kaj pli bone kompreni lingvojn. Post sia reveno al Venecio, Alpago estis nomumita profesoro pri medicino en Padovo en nordorienta Italio en septembro 1521, konfirmita de la venecia senato.

Post kelkaj monatoj da laborado en la universitato, Andrea Alpago mortis post vespermanĝo, neniam publikiginte siajn laborojn. La nevo de Alpago, Paŭlo, zorgis, ke liaj onkloj ampleksaj verkoj estu publikigitaj post lia morto. Tiu biblioteko inkludis plurajn librojn same kiel pamfletojn. Lia plej konata laboro estas lia komentaĵo kaj redaktado de la latina traduko de La Kanonika libro pri Medicino de Ibn Sina.

Tiu ĉi medicinlibro estis tradukita el la araba ĝis la latina en la malfrua 12-a jarcento fare de Gerardo de Kremono. La eldono de Andrea Alpago kaj la aldonoj al la traduko de Ĝeraldo de Kremono estis vaste legitaj en la eŭropaj medicinaj cirkloj dum la 16-a jarcento. Ĝi unue estis publikigita en 1527 kaj vastigita eldono estis publikigita en 1544.

La Kanonika libro ĝisfunde klarigas same kiel ilustras multajn esencajn partojn de la medicino inkluzive de sed ne limigitaj al anatomio kaj farmakologio. Kvankam li havis nur ĉirkaŭ dek du korektojn, ili estis faritaj por ke la traduko havu pli sencon kiam legita en la alia lingvo.

Li ne ŝanĝis la signifon aŭ celon de iuj el la deklaroj faritaj de Ĝerardo, sendepende ĉu li kredis aŭ havis la saman vidpunkton aŭ ne. La korektoj kiujn li faris estis por simple klarigi liajn tradukojn. Aldone al La Kanonika libro pri Medicino, la traduko de Andrea Alpago de la filozofia laboro de Aviceno estis historia por tiu epoko.

Alpago klarigis gravajn punktojn de la verko de Aviceno pri filozofio kaj Islamo dum foje rilatigante ĝin reen al kristanismo. Kvankam Alpago ne ŝatis fari multajn ŝanĝojn dum tradukado, li trovis necesa fari kelkajn korektojn pri kelkaj medicinaj tekstoj. Ĉar multaj el la manuskriptoj estis tre malnovaj, Alpago trovis necesa korekti kelkajn el la manuskriptoj ĉar ili traktis la homan vivon kaj ne devis endanĝerigi homon.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Esperanta traduko surbaze de la angla Vikipedia dokumento.