Andrea Zsadon
Aspekto
Andrea Zsadon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Zsadon Andrea |
Naskiĝo | la 18-an de oktobro 1946 en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1966–1971) Szilágyi Erzsébet Secondary School (en) (–1965) |
Familio | |
Edz(in)o | Tibor Szolnoki (1986–) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto operetkantisto |
Andrea Zsadon [ĵadon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsadon Andrea estas hungara kantisto, aktoro. Ŝia edzo estas Tibor Szolnoki.
Andrea Zsadon [1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1946 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Andrea Zsadon studis en Muzikakademio Franz Liszt. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro de Kecskemét en la teatra jaro 1971, en la sekvaj jaroj ŝi havis prozajn, operajn kaj operetajn rolojn en Teatro Csokonai (Debrecen) kaj Nacia Teatro (Szeged). En 1975 ŝi aliĝis al trupo de Operetoteatro (Budapeŝto), kie ŝi iĝis vaste konata primadono. Ekde 1981 ŝi faras turneojn en Aŭstrio, Germanio, Usono kaj Japanio. En 1993 ŝi fondis memstaran trupeton kun sia edzo. Ŝi ricevis premion en 1987.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Giacomo Puccini: Manon Lescaut - titolrolo
- Ruggero Leoncavallo: Gepajacoj - Nedda
- Wolfgang Amadeus Mozart: La geedziĝo de Figaro - grafino
- Imre Kálmán:
- A csárdáskirálynő - Sylvia
- Marica grófnő - titolrolo
- Jenő Huszka: Mária főhadnagy - Mária Lebstück (titolrolo)
- Frederick Loewe: My Fair Lady - Mrs. Pearce (2017)