Saltu al enhavo

Andreas Ludwig Jacob Michelsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Ludwig Jacob Michelsen
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1801 (1801-05-31)
en Satrup
Morto 11-an de februaro 1881 (1881-02-11) (79-jaraĝa)
en Schleswig
Lingvoj germanadana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
juristo
historiisto
politikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Andreas Ludwig Jacob MICHELSEN (naskiĝinta la 31-an de majo 1801 en Satrup, mortinta la 11-an de februaro 1881 en Schleswig) estis germana juristo, filologo, parlamentdeputito kaj historiisto.

la juristo kaj historiisto Michelsen

Post studo de jursciencoj en Kilo kaj Göttingen li travojaĝis dum du jaroj Germanujon, Svisujon, Francujon, Nederlandon kaj Danujon. En 1824 li en Berlino doktoriĝis antaŭ ol eko de privata docentado en Kopenhago. Tie li studis krom jurajn aĵojn ankaŭ nordajn lingvojn kaj historion. En 1829 li vokiĝis Kilon por profesori pri historio. Kile li fondis la historiklubon Gesellschaft für schleswig-holstein-lauenburgische Geschichte publikigante i.a. »Urkundenbuch zur Geschichte des Landes Dithmarschen« (Altona 1834) kaj »Sammlung altdithmarscher Rechtsquellen« (Altona 1842).

En 1842 sekvis li vokiĝon de la universitato de Jena esti profesoro pri internacia juro. Tie li fariĝis en 1854 apelacia kortumano. Kiam la dukujoj Ŝlesvigo kaj Holstinioj ŝtate promociiĝis en 1848, Michelsen pretis helpi la registaron je Rendsburg. La novaj tieaj aŭtoritatoj baldaŭ poste sendis lin kun eksterorda misio al Berlino. Reveninte, li elektiĝis fare de anoj de Fehmarn kaj Norda Ŝlesvigo esti deputito en la Nacia Asembleo de Frankfurto: sido lia troviĝis en la maldekstra centro. Disde Frankfurto li reiris al Jena por redeĵori altlerneje. Inter 1862 kaj 1864 li estris en Nurenbergo la Germanan Nacian Muzeon.

De lia skribaĵaro menciindas ankoraŭ la jenaj: »Nordfriesland im Mittelalter« (Schlesw. 1828); »Der ehemalige Oberhof zu Lübeck« (Altona 1839); »Rechtsdenkmale aŭs Thüringen« (Jena 1852–62); »Die Haŭsmarke« (Jena 1853); »Codex Thuringiae diplomaticus« (Jena 1854; aperis nur unu kajero).

Li fondis kun aliaj la Societon pri Turingia Historio.

  • "Michelsen" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 13. Leipzig 1908, p. 766

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]