Andria Putkaradze
Andria Putkaradze · ანდრია ფუტკარაძე | |
---|---|
Naskiĝo | 11-an de junio 2013 (11-jaraĝa) en Batumi, Kartvelio |
Profesio | kantisto, lernejano (pro la aĝo) |
Instrumentoj | voĉo kaj piano |
Retejo | paĝo en la retejo Instagram |
Andria Putkaradze (ფუტკარაძე) estas kartvela infana kantisto. Li naskiĝis la 11-an de junio 2013 en Batumo, do nun estas 11-jara. Interalie li en 2024 venkis la nacian junularan Eŭrovido-Kantokonkurson en Kartvelio, organizitan de la nacia publika televida korporacio GPB, la Kartvelia publika dissendejo (kartvele საქართველოს საზოგადოებრივი მაუწყებელი, latinliterigite Sakartvelos Sazogadoebrivi mauts'k'ebeli), kaj sekve partoprenis en la renoma internacia Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2024 novembre de tiu jaro en Madrido - tie li akiris al unuan lokon per la kanzono "დედაჩემს (To My Mom)" ("al mia panjo"), kantita en la kartvela - la teamo rezistis la tenton enplekti anglajn vortojn en la kanzonon, por ŝajnigi la impreson esti pli internacia. La kanton aranĝis la kanzonkomponistoj Giga Kuĥianidze (Kukhianidze) kaj Maka Davitaia.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- konkursa profilo de Andria Putkaradze (angle)
- filma prezento de la kartvellingva kanto, en la retejo Jutubo - eblas enŝalti subtitolojn en Esperanto
- paĝo en la retejo Instagram
- paĝo en la retejo Facebook