Andrij Ĥlivnjuk
Andrij Ĥlivnjuk | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 31-an de decembro 1979 (44-jaraĝa) en Ĉerkaso |
Edz(in)o | Q111384926 |
Deveno | Ukrainio |
Ĝenroj | funko • hiphopo • pop-rokmuziko • ĵazo |
Persona informo | |
Lingvoj | ukraina • rusa |
Ŝtataneco | Ukrainio Sovetunio |
Alma mater | Cherkasy National University (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Anna Kopylova (fr) |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Andrij Volodimiroviĉ Ĥlivnjuk (ukraine Андрій Володимирович Хливнюк; naskiĝis la 31-an de decembro 1973 en Ĉerkaso (Sovetunio) estas ukrainia muzikisto, kantisto kaj verkisto. Li estas la kantisto kaj gvidanto de la grupo de BoomBox[1] kiu havas grandan popularecon en Ukrainio kaj Rusio[2].
En 2022, post la rusia invado de Ukrainio, li aliĝis al la Ukraina Teritoria Defenda Forto. Tiam aperis en la reto video, kie Ĥlivnjuk kantis la ukrainan popolkanton Hej, en herbejo ruĝa viburno, kiu fariĝis ŝlagro en sociaj retoj. Poste, la sudafrika muzikisto The Kiffness ankaŭ subtenis la ukrainan popolon en la milito kontraŭ la rusia armeo kaj registris remiksaĵon de tiu ĉi kanto farita de Ĥlivnjuk.[3]
La 26-an de marto 2022 la grupo de Ĥlivnjuk estis mortige pafita, perdante du ŝarĝaŭtojn kaj Ĥlivnjuk ricevante vundon al la vizaĝo. Li transoficiĝis de la Teritoriaj Defendtrupoj al servado en la Nacia Polico de Ukrainio.[4].
David Gilmour uzis la a capella-n registradon de Ĥlivnjuk de "Hej, en herbejo ruĝa viburno" (ukraine Ой у лузі червона калина)[5] sur la unuopaĵo de aprilo 2022 de Pink Floyd "Hey, Hey, Rise Up!" en subteno de Ukrainio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La història d’Andriy Khlyvnyuk, el raper més famós d’Ucraïna que s’ha enrolat a l’exèrcit
- ↑ [1] (arkivo)
- ↑ The Kiffness goes viral! Check out his Ukrainian folk song [video] The South African, 7-a de marto 2022
- ↑ Лидер группы "Бумбокс" ранен во время минометного обстрела: фото, Телеграф, 26-a de marto 2022
- ↑ Лідер "Бумбокс" співає "Ой, у лузі червона калина" Суспільне | Новини , 28-a de februaro 2022