Saltu al enhavo

Androkido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ανδροκύδης (γιατρός)
(347 a. K. - 315 a. K.)
"Kuracisto preparanta eliksiron", bildo el la libro "De Materia Medica", verkita de Dioskorido, kie Androkido aperas kiel unu el a menciitoj.
"Kuracisto preparanta eliksiron", bildo el la libro "De Materia Medica", verkita de Dioskorido, kie Androkido aperas kiel unu el a menciitoj.
Persona informo
Naskiĝo 347 a. K.
en Antikva Grekio
Morto 315 a. K.
en Antikva Grekio
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo verkisto
kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Androkido (kuracisto) estis greka kuracisto kaj verkisto pri medicinaj temoj kiu vivis en la epoko de Aleksandro la Granda. Li estas menciata de kelkaj medicinaj verkistoj tiaj kiaj Plinio la Maljuna, Galeno el Pergamo, Teofrasto, Ateneo, Katono la Maljuna, krom aliaj.

Laŭ Plinio, li konsilis Aleksandro'n moderigi sian alkoholkonsumon:

Citaĵo
 Androcido, homo fama pro sia saĝo, skribis al Aleksandro la Granda por bridi sian malmoderecon: "Kiam vi trinkos vinon, ho reĝo, memoru, ke vi trinkos la sangon de la tero: cikuto estas veneno al homo, kaj la vino estas veneno al cikuto." Kaj se Aleksandro estus sekvinta ĉi tiun konsilon, li certe ne devus respondi pro la mortigado de siaj amikoj dum siaj ebriaj eksplodoj. 

En alia momento, laŭ Teofrasto, Androkido rekomendintus brasikon al Aleksandro por neŭtraligi la efikojn de la vino. Provoj estis faritaj por identigi tiun Androkidon kun la Androkido kiu verkis pri la Pitagorismo, tiel ke la konsiloj pri vino kaj brasiko povas reflekti la pitagoran manĝdisciplinon.

Eblas, ke Androkido, estinte la sama aŭtoritato, ne limiĝas al verkado pri medicinaj aferoj. Li estas citita fare de Ateneo por etimologio de la greka vorto "kolax", "flatanto", kiu estas konsiderita fare de ironia prozopografo kiel signon de lia rilato kun la kortego de Aleksandro. "Kuracisto preparanta eliksiron", bildo el la libro De Materia Medica", verkita de Dioskorido, kie Androkido aperas kiel unu el a menciitoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]