Saltu al enhavo

Andromaĥo (arkiatro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ανδρόμαχος ο Πρεσβύτερος
(10 a. K. - 68 p. K.)
Andromako la Maljuna sur ĉevaldorso, demandante pacienton kiu ricevis serpentmordon, ilustraĵo el la libro "Kitab al-Dariyak", ("Libro pri la teriako"), 1198, Sirio.
Andromako la Maljuna sur ĉevaldorso, demandante pacienton kiu ricevis serpentmordon, ilustraĵo el la libro "Kitab al-Dariyak", ("Libro pri la teriako"), 1198, Sirio.
Persona informo
Naskiĝo 10 a. K.
en Kreto
Morto 68
en Romo, Italio
vdr

Andromako, la MaljunaAndromachus Cretensis estis greka arkiatro aŭ persona kuracisto de la Imperiestro Nerono inter la jaroj 54 kaj 68. Li ĝuis multe da reputacio en sia epoko kaj estis fama pro sia teriako aŭ medicina preparaĵo kontraŭ serpentomordoj.

Ĝeneralaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Andromaĥo lasis al ni la recepton por fari ĉi tiun strangan miksaĵon en la greka elegia poemo, konsistanta el 174 linioj, kaj dediĉita al Nerono. Galeno ankaŭ konservis la teriakon de Andromaĥo, konsistante je kvindek sep ingrediencoj, inkluzive de la karno de vipuro (en la supozo ke la besto estas imuna kontraŭ sia propra veneno), Galeno kutime diradis ke ĝi estis ĉiutage uzita de Aurelius. Saladino d'Ascoli, 15-jarcenta itala kuracisto, insistas ke efektive Andromaĥo, kaj ne Galeno (kiel asertita en la Antidotarium Nicolai) estis la kreinto de tiu teriako.

"Albarello" aŭ kruĉo kun bildo de virino tenanta florojn kaj cignon, kun surskribo "Theriaca Andromachi".

Kelkaj personoj supozas ke li estas la verkinto de verko pri apotekado, sed tio estas ĝenerale atribuita al lia filo,

Andromaĥo la Juna, filo de Andromaĥo la Maljuna, ankaŭ eble estis imperia kuracisto. Nenio estas konata pri la okazaĵoj de lia vivo, sed li ĝenerale laŭsupoze estis la verkinto de verko pri apoteko en tri libroj, kiu estas citita tre ofte kaj kun aprobo de Galeno, sed de kiu nur kelkaj fragmentoj restas.

Teriako en la antikveco

[redakti | redakti fonton]

En greka mitologio, Panacea, (la diino por la kuracado de ĉiuj malsanoj), laŭdire havis pocion kiu resanigis ĉiun malsanon. La serĉo de la kuracilo kiu ĉion resanigas, daŭrus dum la tuta antikveco, ĉar kuracistoj kaj resanigantoj provis diversajn traktadojn en la regula prizorgo de siaj pacientoj, precipe en malesperaj situacioj.

En la antikva mondo, veneniĝoj estis sufiĉe oftaj kaj la serĉado de kunmetaĵo kiu povas protekti homon kontraŭ iu speco de toksino kondukis al la populareco de tio kio laŭsupoze estis universala antidoto: la teriako.

La nomo teriako venas el la greka termino "theria", kiu rilatas al sovaĝaj bestoj, kaj ĝi ricevis preparaĵon kiu funkciis komence kiel antidoto kaj poste kiel ĉiucela kuraco por gamo da malsanoj. Laŭ Plinio la Maljuna (23-79 p.K.) kaj Galeno de Pergamo (131-ĉ.201 p.K.), unu el la plej fruaj formuliĝoj por teriako kontraŭ la mordoj de venenaj bestoj estis gravurita sur ŝtono en la Templo de Asklepio en la insulo Kos; ĝi enhavis timianon, opoponakson (aŭ dolĉa mirho), anizo, fenĉolo, kaj petroselo.

Alia frua referenco al teriakoj povas esti trovita en la didaktikaj poemoj Theriaca et Alexipharmaca, de la dua jarcento a.K., de la greka gramatikisto, poeto, kaj kuracisto Nikandro de Kolofono kiu priskribis gamon da venenoj el bestmordoj kaj iliajn antidotojn.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Nikandro de Kolofono (197 a. K. - 130 a. K.)
  • Johann Lösel (1390-1460)
  • Johannes Loesel (1607-1655)
  • John Evelyn (1620–1706) angla bibliografo [2]
  • Johann Gottlob Theaenus Schneider (1750-1822), germana filologo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]