Andromedidoj
Andromedidoj | |
La du partoj de la kometo de Biela | |
Patra korpo | 3D/Biela |
---|---|
Radianto | |
Konstelacio | Historie Andromedo, en 2013 Kasiopeo |
Rektascensio | 01h 36m |
Deklinacio | 37° |
Ecoj | |
Aktiva dum | 25-a de septembro ĝis 6-a de decembro |
Maksimumo | 9-a de novembro |
Rapido | 19 km/s |
Zenita hora ofteco | 3 |
Listo de meteorfluoj | |
La Andromedidoj estas meteorfluo kiu aktivas de la 25-a de septembro ĝis 6-a de decembro, kun maksimumo atingita je la 9-a de novembro. Ĝia radianto historie situis en la konstelacio de Andromedo, sed pro perturbaĵoj nun situas en la konstelacio de Kasiopeo (2013). La patra korpo estas la kometo de Biela, kiu rompis en 1842-1843.
La unua konata observo de la Andromedidoj okazis la 6-an de decembro 1741 en Sankt-Peterburgo, Rusio. Pluraj fortaj fluoj ankaŭ okazis en 1798, 1825, 1830, 1838 kaj 1847. Aldoniĝas du fortegaj fluoj de miloj da meteoroj ĉiuhore en 1872 kaj 1885, kiuj rezultas de la rompo de la kometo. La unua fotografaĵo de meteoro okazis dum tiu de 1885, kaptita de la Aŭstra-Hungara astronomo Ladislaus Weinek.
Ekde la 20-a jarcento la meteorfluo tiel malfortiĝis ke ĝi estas tre malbone observebla sen ilaro. Recente, la zenita hora ofteco estas ĉirkaŭ 3 meteoroj ĉiuhore. Tamen, pli aktivaj fluoj estis observitaj en 2011, 2012 kaj 2013. Sciencistoj pravidas en 2018 kaj 2023 pli fortajn meteorfluojn.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Ĉi tiu artikolo baziĝas sur la artikolo Andromedids en la anglalingva vikipedio.