Andrzej Renes
Aspekto
Andrzej Renes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1957 (67-jaraĝa) en Grodków |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Academy of Fine Arts, Warsaw (en) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Verkoj | Statue of Stefan Starzyński |
Andrzej Renes (naskiĝis en 1958 en Grodków) – pola skulptisto.
Andrzej Renes komencis lerni skulptarton en Zakopane, daŭrigis en Akademia Sztuk Pięknych (Akademio de Belartoj en Varsovio. En la jaroj 1985-1986 restis helpe de stipendio en Bruselo, studante en Académie Royale des beaŭ-arts.
Li estas aŭtoro de multaj monumentaj skulptaĵoj:
- 1986 – Monumento al Kardinalo Stefan Wyszyński en Varsovio
- 1993 – Monumento al Prezidanto Stefan Starzyński en Varsovio
- 1994 – Monumento al Ĉefministro Władysław Grabski en Łowicz
- 1994 – Enirpordego al Kampa Katedralo de Pola Militistaro en Varsovio
- 1994 – Busto de Eugeniusz Kwiatkowski en Łazienki (varsovia reĝa ĝardeno)
- 1995 – Busto de Kornel Makuszyński en Zakopane
- 1996 – Monumento al Pastro Piotr Skarga en Grójec
- 1998 – Monumento al Princo Michał Kleofas Ogiński en Guzów (proksime al Żyrardów)
- 1998 – Katina Monumento en Varsovio
- 1999 – Monumento al Marŝalo Józef Piłsudski en Komorowo (proksime al Ostrów Mazowiecka) – rekonstruo de la monumento de 1932 detruita en 1950, verko de Antoni Miszewski
- 2003 – Monumento al Studento en Varsovio
- 2005 – Monumento al Pastro Ignacy Skorupka en Varsovio
- 2006 – Monumento al Korta Kapelo de Praga en Varsovio
- 2007 – Monumento al "Wiktor" przed gmachem TVP w Warszawie
- 2010 – Monumento al la viktimoj de la katastrofo de Smolensk en Gdańsk
- 2010 - Statuo de Kristo "Jesuo mi fidas al Vi" en la Katedralo de Oliwa
- 2011 – Memortabulo omaĝe al Lech Kaczyński surmure de la Muzeo de la Varsovia Ribelo en Varsovio.
- 2011 – Duobla monumento al Melchior Wańkowicz en Pisz kun kajako sur la unua riverbordo de Pisa kaj la libro "Tropami Smętka" kun mapo de la itinero sur la dua.
Krom tio li faris multe da pli malgrandaj skulptaĵoj kiel Koziołek Matołek ĉe la soklo de la busto de Makuszyński en Zakopane.