Andrzej Strumiłło
Andrzej Strumiłło | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Andrzej Strumiłło | |||||
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1927 en Vilno | ||||
Morto | 9-an de aprilo 2020 (92-jaraĝa) en Suwałki | ||||
Tombo | Magdalenowo (en) vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Academy of Fine Arts In Łódź (en) Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pentristo desegnisto scenografo fotisto grafikartisto poeto verkisto skulptisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Andrzej Strumiłło (naskiĝis la 23-an de oktobro 1927 en Vilno, mortis la 9-a de aprilo 2020) estis pola pentristo, grafikisto, skulptisto, fotisto, poeto, verkisto, profesoro de Akademio de Belartoj en Krakovo, estinta gvidanto de grafikejo ĉe Sekretariejo de UN. Membro de Asocio de Polaj Artistoj Fotistoj kaj de Scienca Konsilio de Nacia Parko Wigry. Honora Ambasadoro de Podlaĥia Provinco kaj Honora Civitano de Urbo Suwałki.
Iniciatoj
[redakti | redakti fonton]- En 1977 iniciatis Renkontojn Arto-Medio en Wigry (distrikto Suvalkio)
- En 1980 aliĝis al la alvoko de 64 sciencistoj, verkistoj kaj publicistoj al komunistaj regopovoj pri komenco de dialogo kun la strikantaj laboristoj
- Kune kun Czesław Miłosz kaj Tomas Venclova iniciatis eldonon de la publikaĵo „Księga Wielkiego Księstwa Litewskiego” (Libro de Grandprinclando Litovio) kun tekstoj de historiistoj, verkistoj kaj artistoj el Pollando, Belorusio kaj Litovio pri la tradicio kaj heredaĵo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, aperinta en 2009.
- En la 90-a naskiĝdatreveno de la artisto, en 2017, oni organizis en Podlaĥio la Jaron de Andrzej Strumiłło
Muzea agado
[redakti | redakti fonton]Andrzej Strumiłło 50-jariĝon de sia krea laboro festis en Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio kune kun ekspozicio de siaj desegnoj de Azio (Azia Galerio 1997). Unu jaron pli frue prezentis tie nepalan sakran pentroarton. La muzeo organizis ankaŭ multe da ekspozicioj de la artisto enlande kaj eksterlande (Antikvaĵoj de Barato, Nov-Delhio, Mia Nepalo, Katmanduo, Andrzej Strumiłło - desegnoj de Azio, Hanoi, Azio en desegnoj de Andrzej Strumiłło, Juĵno-Saĥalinsk). La ekspozicion Kobzdej, Kulisiewicz, Strumiłło - desegnoj de Azio (Azia Galerio 1993) oni nekstan jaron prezentis en Nov-Delhio, Bratislavo, Moskvo, kaj en la laŭvica en Prago, Leipzig kaj Weimar. Andrzej Strumiłło dum pluraj jaroj troviĝis en Muzea Konsilio kaj estas granda amiko de la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko.
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]- En dokumentoj de Andrzej Strumiłło kiel naskiĝjaro estas 1928, kvankam li naskiĝis unu jaron pli frue, en 1927. Tio estas penrezulto de lia patrino, danke al kio li dum la dua mondmilito evitis forveturigon por altruda laboro en Nazia Germanio.
- Li posedas bredejon de arabaj ĉevaloj kaj ankaŭ 40 hektarojn da tero, kiun duone forstigis plantante 30 mil arbojn.