Birwinken
Birwinken | |
---|---|
Blazono de Birwinken | |
Birwinken | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Weinfelden |
Koordinatoj | 47° 35′ 0″ N 9° 12′ 0″ O / 47.58333 °N, 9.20000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 35′ 0″ N 9° 12′ 0″ O / 47.58333 °N, 9.20000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1274 |
Areo | 12,35 km² |
Alteco | 550 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8585 |
Komunumkodo | 4901 |
Situa mapo de Birwinken | |
Birwinken estas komunumo en la distrikto Weinfelden de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1265 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007 kaj 1274 je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Birwinken situas en la centro de Turgovio sur suda flanko de la montoĉeno Seerücken. Al la komunumo apartenas la vilaĝoj Birwinken, Klarsreuti, Andwil, Mattwil, Happerswil kaj Buch.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,35 km², de kiuj 14,9% estas kovritaj de arbaro, 76,3% servas por agrikulturo kaj 7,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Birwinken limas en nordokcidento al Berg, en okcidento al Bürglen, en sudokcidento al Sulgen, en sudo al Erlen, en oriento al Langrickenbach, kaj en nordo al Lengwil.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Birwinken atingeblas per poŝtaŭto ek de Weinfelden kaj Kreuzlingen. La plej proksima trajnhaltejo troviĝas unu km de Birwirken en la najbara komunumo Berg TG kaj estas do facile piede atingebla.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio datas supozeble el dokumento el la jaro 822 kieo Wirinchova, certigita estas tamen la mencio el la jaro 1275 kiel Birbichon. Same pri Andwil supozeble jam el la jaro 846 ekzistas mencio kiel Anninwilare, certigita mencio datiĝas el la jaro 1295 kielo Anewille. La unua dokumenta mencio de Happerswil datiĝas el la jaro 1159 kiel Hartpretiswillare. La vilaĝo Mattwil fine estis la unuan fojon skribe menciita en dokumento el la jaro 1200 kiel Matewilare.
Ĉar la provoj en la 19-a jarcento akiri aliron al la fervojo de Konstanco al Weinfelden aŭ al la Mezturgovia Fervojo ambaŭ malsukcesis, la komunumo ĝis hodiaŭ restis kampara vivanta de agrikulturo.
La hodiaŭa politika komunumo Birwinken estis kreita kadre de la turgovia komunumreformo la 1-an de januaro 1995 kunigante la antaŭan municipkomunumon Birwinken kun tiel iamaj lokkomunumoj Andwil, Birwinken, Happerswil-Buch, Klarsreuti kaj Mattwil. La lokkomunumo Guntershausen, kiu ĝis tiam apartenis ankaŭ al la municipkomunumo Birwinken ek de tiam apartenas al la najbara komunumo Berg TG.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Birwinken
- Birwinken en la Historia Leksikono de Svislando
- Andwil en la Historia Leksikono de Svislando
- Happerswil-Buch en la Historia Leksikono de Svislando
- Mattwil en la Historia Leksikono de Svislando
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Reformita preĝejo Birwinken
-
Interno de la preĝejo
-
Mattwil
-
Trabfaka domo en Mattwil
-
Klasreuti
|