Angéla Almásy
Angéla Almásy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Almásy Angéla |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1940 en Magyargencs |
Morto | 25-an de septembro 2009 (69-jaraĝa) en Alsóörs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy (1959–1964) |
Okupo | |
Okupo | artisto |
Angéla Almásy [almAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Almásy Angéla estis hungara tekstilartisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Markovitsné Almásy Angéla.
Angéla Almásy[1] naskiĝis la 12-an de januaro 1940 en Magyargencs, ŝi mortis la 25-an de septembro 2009 en Alsóörs.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Angéla Almásy frekventis bazlernejon en Magyargencs kaj Kemeneshőgyész, poste ŝi maturiĝis en gimnazio en Pápa en 1959, fine ŝi akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1964. Ŝia plej grava instruisto estis Erzsébet Bakay. Post siaj studoj ŝi laboris kontinue ĝis la emeritiĝo en 1995 en tekstila uzino de Pápa. Ŝia tekstilaĵo ricevis premion jam en 1965. Post 3 jaroj ŝi estis altrangigita arta gvidanto. Post la emeritiĝo la familio ofte vivis en somerumejo de Alsóörs. Ŝi edziniĝis en 1964 kaj naskis du filinojn. Ŝi ricevis laborejajn kaj ekspoziciajn premiojn.
Elektitaj individuaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Pápa (1977)
- Kőszeg (1977)
Elektitaj grupaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Szombathely (1975)
- Arthalo Budapeŝto (1975)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-03-19 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-06-23. Alirita 2020-06-23.