Angelo Neumann
Angelo Neumann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1838 en Stupava |
Morto | 20-an de decembro 1910 (72-jaraĝa) en Nova Urbo |
Tombo | Evangelical Cemetery in Praha-Strašnice (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio Aŭstrio-Hungario |
Subskribo | |
Familio | |
Infano | Karl Eugen Neumann (en) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto verkisto kantisto reĝisoro teatrestro |
Angelo Neumann (* 18-an de aŭgusto 1838 en Vieno; † 20-an de decembro 1910[1] en Prago) estis germana kantisto (baritono) kaj teatrointendanto.
Neumann komencis sian teatrokarieron en 1859. Ekde 1876 li estis operdirektisto en Lepsiko. Lia egido komencis per enscenigo de Lohengrin; sekvis pluaj operoj de Wagner samkiel prezentadoj de Aida de Verdi kaj Carmen de Bizet. En 1882 li okazigis verkciklon de Christoph Willibald Gluck. En Berlino li enscenigis Ring des Nibelungen kaj fariĝis poste intendanto de la Praga Germana Teatro. En 1894 li motivigis Emil Nikolaus von Reznicek, verki por sia opero Donna Diana uverturon, kiu poste fariĝis famega.
Li estis fama precipe pro siaj enscenigoj de Wagner kaj sia turneanta Wagner-ensemblo, al kiu apartenis kompleta orkestroj sub direktado de kapelmajstro Anton Seidl, operĥoro samkiel scenejekipaĵo kaj scenejoteknikistoj samkiel renomaj soloistoj kiel Marie Wilt, Adolf Wallnöfer kaj aliaj kaj kiu ekde 1882 ĝis 1883 realigis 135 prezentadojn Ring des Nibelungen kaj pli ol 50 Wagner-koncertojn en tuta Eŭropo. Angelo Neumann organizis i.a. la unuan prezentadon de la kompleta Ring des Nibelungen en Venecio kaj entute en Italio en aprilo 1883 (du monatojn post la morto de Wagner en Palazzo Vendramin Calergi en Venecio).
Multaj leteroj de Neumann al muzikistoj kaj komponistoj konserviĝis. Salono en la nuntempa Praga Ŝtatopero portas lian nomon.
Lia filo el unua geedzeco, Karl Eugen, naskiĝis en 1865. En dua geedzeco Angelo Neumann geedziĝis kun Johanna Török, naskiĝinta Buska.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Erinnerungen an Richard Wagner; kun kvar artfolioj kaj du faksimiloj. 3-a eldono. Lepsiko 1907
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lexikon des Judentums, Bertelsmann-Lexikon-Verlag, Gütersloh 1971, ISBN 3-570-05964-2, Sp. 583
- K. J. Kutsch, Leo Riemens, Großes Sängerlexikon. Elektronische Ausgabe der dritten, erweiterten Auflage. Directimedia, Berlin 2000, sub verbum "Neumann, Angelo"
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bild Arkivigite je 2009-08-02 per la retarkivo Wayback Machine