Angelos Tsirimokos
Aspekto
Angelos Tsirimokos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1952 (72-jaraĝa) en Ateno |
Lingvoj | greka • Esperanto |
Ŝtataneco | Belgio Grekio |
Okupo | |
Okupo | matematikisto tradukisto |
Angelos TSIRIMOKOS (Άγγελος Τσιριμώκος, naskiĝis la 8-an de novembro 1952 en Ateno, do nun 72-jara) estas greka esperantisto kaj matematikisto. Li estas filo de la verkisto Yannis Tsirimokos. Li studis matematikon en la universitatoj Princeton kaj Harvard, kaj poste laboris por la Konsilio de la Eŭropa Unio en Bruselo.[1] Intertempe li emeritiĝis kaj daŭre vivas en la Brusela Ĉefurba Regiono. Foje li kontribuas esperantlingvajn artikolojn interalie al Libera Folio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ekspozicio pri Esperanto en Eŭropa Parlamento, artikolo publikigita en Libera Folio la 31-an de januaro 2008
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laŭ la Facebook-paĝo de Angelos Tsirimokos, alirita la 18-an de decembro 2018