Saltu al enhavo

Anima frateco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anima frateco estas profunda ligo inter du homoj, kiuj sentas apartan kongruon inter siaj karakteroj kaj pensoj. Oni parolas en tiaj kazoj pri anima fratoanima fratino.

Signoj de anima frateco povas esti:

  • havi samajn konvinkojn, etikajn valorojn kaj mondbildojn
  • havi profundan reciprokan fidon
  • admiri unu la alian
  • ne havi sekretojn inter si
  • havi samajn celojn en la vivo
  • senti misteran, naturan allogon
  • senti jen samecon, jen perfektan kompletigon, kvazaŭ du partoj en puzlo
  • senti proksimecon malgraŭ distanco
  • senti komprenon ankaŭ sen multaj vortoj

Eblas senti animan fratecon ankaŭ kun mortinta homo. En tia kazo, la koncernaj sentoj povas esti nur unudirektaj.

La valoro de anima frateco

[redakti | redakti fonton]

Havi animan fraton aŭ fratinon povas havi tre pozitivan efikon sur la psikon de homo, pro la sento ne esti sola aŭ forlasita. Tio aparte gravas en kvereloj aŭ konfliktoj kun aliaj homoj.

Aliflanke, idealigita rilato al ŝajna anima frato aŭ fratino povas kaŭzi profundan seniliziiĝon, se montriĝas, ke la ligo ne vere estas tia.

Pri la termino "anima frateco"

[redakti | redakti fonton]

La koncepto pri frateco aperas en la franca lingvo, kie tamen âme sœur estas uzata sendepende de la sekso de la koncerna homo; la vira ekvivalento âme frère estas apenaŭ uzata.

Pro influo de la itala, hispana kaj portugala, oni parolas en Esperanto ankaŭ pri animaj ĝemeloj (itale anime gemelle). Tiu esprimo emfazas la unikecon de la anima frato aŭ fratino.

Pro influo de la germana, oni parolas pri animaj parencoj (laŭ la germana Seelenverwandte), tiel ankaŭ en la Granda Vortaro Germana-Esperanto de Erich-Dieter Krause de 2007.

Kontraŭe, angla termino soulmate (anima kunulo) apenaŭ trovis resonon en Esperanto.

Anima frateco kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Multaj esperantistoj sentas animan fratecon kun Zamenhof, sed ankaŭ kun aliaj - vivantaj aŭ mortintaj - esperantistoj, precipe pro komunaj vizioj kaj idealoj.

La israela esperantisto Doron Modan enkondukis artikolon pri Petr Ginz per la sekvaj vortoj:

"Kiel komenci artikolon pri anima frato, mortinta 16-jara, kiun mi ne konis, sed kies historio skuegis mian animon?"[1]

En esperanta poezio

[redakti | redakti fonton]

La koncepto de anima fratino aperas en la poemo "Sur vojo de l’vivo" de Edmond Privat, pri renkontiĝo kun "fratino" kun "komuna animo":

Tagon mi renkontis voje
La rigardon de princino,
Tuŝis mian manon foje
Dolĉa mano de fratino.
[...]
Ni revon mirindan komencis sen limo
Pri lando eterna de paco kaj ĝojo;
Kaj kanton de nia komuna animo
Plej pure ŝi ritmis laŭlonge la vojo.

En esperanta muziko

[redakti | redakti fonton]

La koncepto de anima frato aperas en la kanto JES (sed verdire ne) de Kimera (Hyera Kim) kun la sekvaj versoj:

Ni renkontiĝis antaŭ ne tro longe
Sed mi vin konas kvazaŭ de naskiĝ'
Ne havas mi amikon el bebaĝo
Se tamen jes, samus la sent' kiel nun
[...]
Ĉar mi de ĉiam amas vin
Ni ligiĝas pli kaj pli
Ne am-pasi'
Sed alia amo-spec'[2]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]