Anna Adamikné Jászó
Anna Adamikné Jászó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de julio 1942 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Tamás Adamik |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | lingvisto profesoro |
Anna Adamikné Jászó [jAsO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Adamikné Jászó Anna estas hungara lingvisto, (altlerneja) instruisto. Ŝia origina nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Jászó Anna, ŝia pli mallonga geedziĝa nomo estis Adamik Tamásné.
Anna Jászó[1] naskiĝis la 14-an de julio 1942 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Anna Adamikné Jászó akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1966, poste ŝi instruis la hungaran kaj rusan lingvojn ĝis 1975 en gimnazio, sed en 1970 ŝi doktoriĝis en la universitato. Ŝi estis altlerneja instruisto ekde 1975 kaj ŝi ricevis la instruan rangon docento en 1981. Ŝi kandidatiĝis en 1984, ŝi doktoriĝis (DSc) en 2020 antaŭ la Hungara Scienca Akademio dum ŝi habilitiĝis en 2000. Intertempe en la lernojaro 1986 ŝi estis en en:University of Central Missouri, en la lernojaro 1990 ŝi instruis en en:Millersville University of Pennsylvania. Ŝi pensiuliĝis en 2012, tamen ŝi instruis plu. Ŝi naskis 4 gefilojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1993-2020.
Ŝiaj disertaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Az igeragozás az osztják nyelv szigvai nyelvjárásában (1970)
- Az anyanyelvi tárgyak tanítása a népiskolában 1868-tól 1905-ig (1984)
- Az olvasás múltja és jelene. Az olvasás grammatikai, pragmatikai és retorikai megközelítésben (2008)
- A nyelvi tudatosság – language awareness – mint pszicholingvisztikai és mint alkalmazott nyelvészeti kérdés (2000)
Ŝiaj elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- A magyar olvasástanítás története (kunaŭtoro, 1990)
- Az olvasás és az írás története képekben (2000, ilustrite: 2001)
- Klasszikus magyar retorika. Argumentáció és stílus. (2013)
- Az ősi szó nyomában. Nyelvhelyességi írások a harmadik évezred elejéről. (2020)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM39623 hungarlingva datenaro de muzeo