Saltu al enhavo

Anna Gimes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Gimes
Persona informo
Naskonomo Gimes Anna
Naskiĝo 19-an de majo 1931 (1931-05-19)
en Újpest
Morto aŭgusto de 2018
en  Hungario Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto (1949–1951)
Universitato Reĝo Sankta Stefano Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo agricultural economist (en) Traduki
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Anna Gimes [gimeŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gimes Anna, estis hungara agronomo, ekonomikisto, altlerneja instruisto. Ŝiaj geedziĝaj nomvariantoj estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Burger Kálmánné, Burgerné Gimes Anna kaj Burger Anna. Ŝia edzo estis Kálmán Burger, ŝia duonpatrino estis Éva Ancsel.

Anna Gimes[1] naskiĝis la  19-an de majo 1931 (nun 1931-05-19) en Újpest, ŝi mortis en aŭgusto de 2018 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Anna Gimes maturiĝis en gimnazio en 1949 en Budapeŝto, poste ŝi studis ekonomion 2 jarojn en Ekonomia Universitato de Budapeŝto, poste agrikulturon en Agrikultura Universitato de Gödöllő, kie ŝi akiris an agronomian diplomon en 1953. Post la diplomo ŝi laboris en pluraj ŝtataj organizaĵoj (ekzemple en ekonomia instituto (1959–1968), poste ekde 1972 ŝi instruis kiel profesoro en pluraj universitatoj ĝis la pensiuliĝo en 2001. Intertempe ŝi kandidatiĝis en 1964, ŝi doktoriĝis en 1971 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi edziniĝis en 1953, ŝi naskis 2 gefilojn en 1955 kaj 1958, ŝi vidviniĝis en 2000.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A lakossági szolgáltatások tervezésének néhány kérdése. (1961)
  • A fogyasztói szolgáltatások egyes közgazdasági kérdései. (ankaŭ disertaĵo, 1965)
  • A mezőgazdaság szerepe a népgazdaság növekedésében. (ankaŭ disertaĵo, 1969)
  • Az élelmiszertermelés gazdaságtana. (1974; 2-a tralaborita eldono: 1980; angle: 1985)
  • A világ mezőgazdasága. Gazdaságföldrajzi áttekintés. (1992; angle: 1994)
  • A közép-európai átalakuló országok gazdaságának és mezőgazdaságának összehasonlító elemzése. (2001)
  • Az egyéni – családi – mezőgazdasági üzemek helyzete napjainkban. (2006)
  • Az Európai Unióba újonnan belépett és a jelölt országok gazdasága. (2010)
  • Kisgazdaságok vagy nagygazdaságok? Mi is az az agrárintegráció? (2017)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.