Saltu al enhavo

Anna Katona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Katona
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1920 (1920-07-07)
en Debrecen
Morto 19-an de januaro 2005 (2005-01-19) (84-jaraĝa)
en Charleston
Lingvoj hungaraanglaitalagermanarusa
Ŝtataneco Hungario
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Debrecen
Universitato Károly Eszterházy
Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo instruisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Anna Katona, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Katona Anna Borbála estis hungara-usona literaturhistoriisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

Anna Katona[1][2] naskiĝis la  7-an de julio 1920 (nun 1920-07-07) en Debrecen (Hungara reĝlando), ŝi mortis la 19-an de januaro 2005 en Charleston (Suda Karolino) (Usono).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Anna Katona maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1938, poste ŝi akiris pedagogiajn diplomojn en Scienca Universitato István Tisza en 1943 kaj 1944 (valorajn al franca, germana, itala kaj angla). Tamen poste ŝi estis trudlaboristo en uzino en Vieno. Hejmenveninta en 1945 ŝi instruis en pluraj gimnazioj en Debrecen, dum en 1948 ŝi havis stipendion en Ĝenevo, en 1952 ŝi kompletigis siajn diplomojn al la rusa en Pedagogia Altlernejo de Eger, post 2 jaroj pedagogian diplomon akiris en Instituto Lenin. Ekde 1957 en Scienca Universitato Lajos Kossuth ŝi estis asistanto, ekde 1960 lektoro, ekde 1967 docento, dum en 1959 ŝi doktoriĝis en la universitato, en 1965 ŝi kandidatiĝis (CSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1975 ŝi disidis kaj instruis en en:University of Charleston kiel profesoro ĝis la emeritiĝo en 1992. Tamen emerite ŝi instruis plu ĝis 1999, kelkfoje ŝi tradukis. Intertempe ŝi ricevis usonan ŝtatanecon. Ŝi neniam edziĝis kaj naskis.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Le figure femminili della Gerusalemme liberata. (studo, 1942)
  • Az ipari munkás ábrázolása az angol szépirodalomban, Shakespeare korában. (disertaĵo, 1959)
  • A regényíró George Eliot és huszadik századi átértékelésének problémái. (disertaĵo, 1964)
  • A valóságábrázolás problémái George Eliot regényeiben. (monografio, 1969)
  • A huszadik századi angol irodalom főirányai. (studenta lernolibro, 1971; 4-a eldono: 1981)
  • Az angol irodalom története. (monografio, kunaŭtoro, 1972)
  • Mihály Vitéz Csokonai. (monografio, 1980)
  • F. Szologub esztétikai koncepciójának kudarca Kis démon c. regényében. (1994)

Elektitaj tradukaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • fr:Fernand Mossé: Az angol nyelv történetének vázlata. (studenta lernolibro, kuntradukisto, 1959; 7-a eldono: 1981)
  • Coombs, Nina: A szenvedély birodalma. (romano, 1990)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.