Anna Koltói
Aspekto
Anna Koltói | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de junio 1891 en Budapeŝto |
Morto | 17-an de oktobro 1944 (53-jaraĝa) en Józsefváros |
Mortokialo | Pafvundo |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, Mártírparcella [20. parcella/sziget] |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | loka politikisto politika aktivisto sindikatisto |
Anna Koltói, laŭ hungarlingve kutima nomordo Koltói Anna estis hungara politikisto, oficisto. Ŝia origina nomo estis Kristóf Anna.
Anna Koltói [1] naskiĝis la 13-an de junio 1891 en Budapeŝto. Ŝi mortis la 17-an de oktobro 1944 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Anna Koltói frue orfiĝis. Ŝi frue eklaboris en Csepel en fabriko, kie ŝi konatiĝis kun la laborista movado. Dum la Hungara Sovetrespubliko ŝi estis oficisto, post falo de la respubliko ŝi estis kondamnita je 2 jarojn en Márianosztra. Baldaŭe ŝi havis diversajn postenojn en la socialdemokrata partio, sindikato kaj municipo. Ŝi estis mortpafita en sia loĝejo fare de hungaraj nazioj.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Hospitalo kaj pluraj stratoj postis la nomon Koltói Anna, sed depost la socialismo ili estis nuligitaj.